Diabloinsulo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Diabloinsulo''' estas la plej malgranda kaj plej suda insulo de la Îles du Salut en la Kariba Maro apud Franca Gviano. Ĝi estas rokeca insulo de 14 hektaroj. (|5...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:47, 24 dec. 2006

Diabloinsulo estas la plej malgranda kaj plej suda insulo de la Îles du Salut en la Kariba Maro apud Franca Gviano. Ĝi estas rokeca insulo de 14 hektaroj. (|5|17|N|52|35|U)

De 1852 ĝis 1946 la insulo servis kiel punlaborejo de Francio. La cirkonstancoj en la punejo sur la insulo ne estis tiel malbonaj kiel sur la kontinento de Franca Gviano (apud Kuru), sed la insulo tamen estis simbolo por tio.

Unu el la plej konataj personoj, kiuj estis malliberigitaj sur Diabloinsulo, estis la franca kapitano Alfred Dreyfus, kiu en 1895 registris la terurajn cirkonstancojn kaj pro tio la publiko konatiĝis kun la insulon. En 1938 pere de la libro Dry guillotine (seka gilotino) la situacio estis montrita al la mondo, post kio en la sama jaro oni decidis ne plu sendi kaptitojn al la insulo. En 1946 la punlaborejo ĉesis ekzisti.

En 1973 la libro Papilio de la franco Henry Charrière, kiu ankaŭ estis kaptito sur la insulo, estis filmita.

La insulo nun estas uzata de la Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) por radiokomunikado dum la lanĉado de satelitoj.