16-a arondismento de Parizo: Malsamoj inter versioj
nova artikolo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:47, 28 dec. 2006
La 16-a arondismento (franclingve XVIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, havas proksimume 160000 loĝantojn kaj kovras 7,846 km². Oni ofte rigardas ĝin kiel la plej riĉa kaj la plej burĝa areo de Parizo. La 16-a arondismento estas la sola pariza arondismento kun du apartaj poŝtkodoj : 75016 sude kaj 75116 norde.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La arondismento entenas la faman avenuon Foch, kiu estas la plej larĝa vojo de la franca ĉefurbo kaj cetere unu el la plej luksaj. La kvartaloj Auteuil kaj Passy, ĉefe dediĉita al loĝejoj, ankaŭ situas tie. La 16-a arondismento gastigas multajn internaciajn ambasadejojn. En la 16-a arondismento situas la stadiono Parc des Princes (tio estas la oficiala stadiono de la pariza futbala teamo Paris Saint-Germain), sed ankaŭ la stadiono Roland Garros.
La bosko de Boulogne, okcidente de la arondismento, administre apartenas al ĝi.
Demografio
Jaro | Loĝantaro | Denseco[1] (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 43 332 | 5 523 |
1954 | 214 042 | 27 280 |
1962 (kulmino) | 227 418 | 28 985 |
1968 | 214 120 | 27 290 |
1975 | 193 590 | 24 674 |
1982 | 179 446 | 22 871 |
1990 | 169 863 | 21 650 |
1999 | 161 773 | 20 619 |
Vidindaĵoj
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligoj
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajarea
; $2