Eŭropa Esperanto-Unio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e
La '''Eŭropa Esperanto-Unio''' (EEU) estas [[asocio]] por antaŭenigi Esperanton en la [[Eŭropa Unio]] por igi la Eŭropan Union lingve efika kaj sendiskriminacia.
 
La asocio fondiĝis en la [[UK 1977]] en [[Rejkjaviko]]; poste ĝi estis plurfoje revivigita.
 
Nova estraro elektiĝis dum la [[Universala Kongreso 2005]] en [[Vilnius]].
 
==Kongresoj==
Fine de aŭgusto 2004 okazis en [[Bilbao]], [[Hispanio]], la 6-a Kongreso de
Eŭropa Esperanto-Unio. Partoprenis ĝin 284 esperantistoj el 24 landoj. La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. En la inaŭguro festprelegis pri la temo Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo [[Michael Cwik]] el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la vaska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Cwik). Estis akceptita la invito de la maribora urbestro Boris Sovic´, ke la sekva kongreso okazu aŭguste 2007 en Maribor, Slovenio; informoj pri la kongreso troveblas ĉe [http://www.esperanto-maribor.si http://www.esperanto-maribor.si].
 
== Lingvo.org ==
{{el}} [http://www.europo.eu Oficiala retpaĝaro de EEU]
{{el}} [http://www.lingvo.org/ Lingvo.org]
{{el}} [http://www.liberafolio.org/2005/Agado/eeuregistrita/ Pri la historio de EEU] (el ''Libera Folio'')
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Eŭropa Unio]]