Jozefo Bem: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: cs:Józef Bem
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[DosieroImage:JozefJózef Bem 111.jpgJPG|thumb|230px|Józef Zachariasz Bem]]
'''Jozefo BEM''' (pole ''Józef Bem'' aŭ '''Józef Zachariasz Bem''', hungare ''BEM József'', [[Jozefo Bem]], ([[Tarnów]], [[Pollando]], [[14-a de marto]] [[1794]] - [[Aleppo]], [[Sirio]], [[10-a de decembro]] [[1850]]): pola oficiro, generalo en la hungara armeo dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo en [[1848]]-49. Li estis lernanto en la Krakova artileria lernejo en [[1809]], en [[1810]] subleŭtenanto. En [[1811]] ĉefleŭtenanto ĉe la rajda artilerio. Li partoprenis en la militiro de Napoleono en [[1812]] kontraŭ [[Rusio]] ĉirkaŭ [[Gdansk]]; en [[1813]] li estis instruisto en la varsovia vintra artileria lernejo. Oni arestis lin en [[1822]] kiel partoprenanton en la Lukasinski-komploto kaj juĝis je unujara prizono, sed oni ŝanĝis tion al punservo. Li eksoficiriĝis en 1826 kaj okupiĝis pri teknikaj studaĵoj kaj poste aliĝis al pola liberecbatalo de [[1830]]-31. Li famiĝis en la [[batalo de Ostrolenka]] ([[26-a de majo]] [[1831]]) kiel elstara komandanto de la artilerio. Post subpremo de la liberecbatalo, li emigris kaj travojaĝis la okcidentajn landojn, skribis libron pri la pola liberecbatalo, por kies sukcesi li taksis decida la agrarproblemojn. Li aliĝis printempe de [[1848]] al la revolucia movado en [[Galicio]] kaj li oferis siajn servojn por la revolucia [[Vieno]] ([[14-a de oktobro]] [[1848]]). Li ordonis kiel komandanto la gvardion de la urbo kaj pot falo de Vieno li fuĝis kaŝvestite tra la malamikaj linioj al [[Bratislavo]] kaj aliĝis al la hungara revolucio. [[Lajos Kossuth]] nomumis lin (1-an de decembro) ĉefkomandanto de la [[transilvanio|transilvania]] armeo. Li reorganizis la disfalantaj fortojn kaj dum tri monatoj forpelis el [[Transilvanio]] la armeon de la Imperiestro. La hungara parlamento nomumis lin general-leŭtenanto la 23-an de marto en 1849. Maje li fopelis la malamikojn el la [[Banato]]. Post tio li estis malvenkita la 31-an de julio ĉe [[Segesvár]] far 70.000-ana cara (rusa) invada forto kaj la 9-an de aŭgusto ĉe [[Temesvár]] far aŭstra armeo. Post la armilfaligo ĉe [[Világos]] li emigris kaj enpaŝis la turkan armeon, esperante pri pliaj bataloj kontraŭ la cara despotismo. Li estis ĝis sia morto armea komandanto de [[Sirio]] sub la nomo paŝao Murad Tevfik.