Hrosvitha: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Hrosvitha''' de Gandersheim, Germanio, vivis de ĉirkaŭ 930/935 ĝis post 970 p.Kr. Ŝi estis monaĥino en la urbeto, laŭ kiu ĝi nomiĝis. El malnova Saksa n...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:02, 6 jan. 2007

Hrosvitha de Gandersheim, Germanio, vivis de ĉirkaŭ 930/935 ĝis post 970 p.Kr. Ŝi estis monaĥino en la urbeto, laŭ kiu ĝi nomiĝis. El malnova Saksa nobela familio, ŝi ricevis bonan edukon. Per sia verkado de - iom primitivaj - komedioj ŝi klopodis por forigi la paganajn aŭtorojn el la instruprogramo.

La humanisto Celtis malkovris ŝiajn verkojn en 1501. Dividiĝas ŝia verkaro en tri librojn:

la unua libro enhavas ok longajn poemojn:

  • la vivo de Maria
  • la ĉieliro de Jesuo
  • 4 martirlegendoj
  • du konvertiĝoj por interligo kun la diablo

Ofta temo estas laŭdo al ĉasteco kaj virgulineco.

La dua libro estas kolekto de ses teatraĵoj en iom rimita prozo kaj enhavas martir- kaj konvertiĝo-historiojn el la frua kristanismo. Per tio ĉi ŝi estas la plej unua teatro-aŭtoro de la Mezepoko.

La tria libro estas tre difektita, kaj konservas pli malpli duonon de epopeo pri imperiestro Otono la 1-a kaj fondohistorio pri ŝia propra monaĥinejo

En Esperanto

Tradukita estas Dulcitius por Antologio Latina