Paul Berthelot: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e korekta ligo al Hodler
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - B|EdE-B]]
 
'''Paul BERTHELOT''' [berteLO], [[francio|franco]]. Nask. [[1882]], mortis 2 nov. [[1910]] en [[Conceicao de Araguaya]] ([[Brazilo]]). Lernis [[Esperanto]]n en [[1900]], kiam li studis en la liceo de [[Reims]]. Fervora propagandisto, li fondis la gazeton [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] (18 jun [[1905]]), kiun li transdonis en [[1906]] al [[Saussure]] kaj [[HodterHector HODLER|HODLER]]. Iniciatinto de [[Internacia Socia Revuo]]. Li forvojaĝis al [[Brazilo]], kie li daŭrigis sian propagandon.
 
Grave kaptita de [[tuberkulozo]], li pasigis siajn lastajn semajnojn instruante la [[monaĥo]]jn, kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron ''Compendium grammaticae Esperanti''.
 
Li enpresis en "E" la unuan provon de vortaro Esperanto-Esperanto (kun Esperante redaktitaj [[difino]]j de la [[radiko]]j). Verkis (kun [[CartTeophile CART|CART]] kaj [[Merckens]]): ''Vortaro [[franca lingvo|franca]]-Esperanto'', [[1903]] - (kun [[Lambert]]) ''Komercaj Leteroj'', [[1903]] - ''Provo de [[ĥemio|ĥemia]] nomigado en Esperanto'' [[1904]] - ''Fonetika litera skizo pri kelkaj konsonantoj'' (sub la [[pseŭdonimo]] Marcelo Verema), [[1904]].
 
Ano de la [[Lingva Komitato]] ekde [[1909]].