Verso: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ kategorio |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Literaturo]] > Verso
----
'''Verso''' sin prezentas aro da [[vorto]]j, aranĝitaj laŭ valoro aŭ nombro de iliaj silaboj, konsistiganta stilistikan unuon, kun regula kontinueco kaj periodeco.
Oni ankaŭ, precipe en pli "moderna" poezio, parolas pri [[libera verso]]. Tio estas versoj, kiuj - se legi la tutan poemon - prezentas ŝajne sensisteman alternadon de rekoneblaj aŭ ne-rekoneblaj versoformoj. Foje sen, foje kun [[rimo]]j.
[[Heksametro]], ekzemple, estas verso, kiu konsistas el alternadoj de daktiloj kaj spondeoj, ĉe kio la lasta "piedo" ĉiam estas nur dusilaba. Heksametrojn jam uzis [[Homero]] kaj post li multegaj aŭtoroj, precipe por pli longaj [[poemo]]j.
Ĉiu '''verso''' estas grafike markita en aparta linio.
---
La vorton '''verso''' kelkfoje, sed iom malpli stilistike-fakece, oni uzas ankaŭ ĝenerale por iom mallonga poemeto.
Poemeto povas foje havi [[strofo]]jn, senkonsidere de la formo de ĝiaj versoj.
Por doni ekzemplon pri tiaj strofoj:
*la [[Sapfoa]]j strofoj estas poemoj, kies strofoj ĉiuj konsistas el po kvar versoj; la unuaj tri versoj konsistas el du trokeoj, unu daktilo kaj ree du trokeoj; la kvara verso el daktilo kaj trokeo.
Ekzemple: [[Katulo]] - Poemo 51:
*Tiu al mi Dion simili ŝajnas,
*tiu, se nur decas, superi Diojn,
*kiu daŭe kontraŭ vi sidas kaj vin
*spektas kaj aŭdas
(kaj tiel plu).
(Traduko de [[Gerrit Berveling]])
---
Bone distingu '''verso'''n disde '''[[versiklo]]n'''.
[[Kategorio:Literaturo]]
Linio 11 ⟶ 41:
[[fr:Vers]]
[[mk:Стих]]
[[nl:Vers]]
[[pl:Wiersz]]
[[pt:Verso]]
|