En klasika [[mitologio]], la '''Elizeaj Kampoj''' estis la loko, kien iris la animoj de la bonuloj post la morto : paca kaj bela regiono, plena de herbejoj, boskoj, sunlumo, kaj freŝa aero.
Figure, '''Elizeaj kampoj''' estas loko de feliĉego kaj beateco.
La franclingva traduko estas ''Champs Elysées'', la nomo de la plej fama bulvardo en [[Parizo]], [[Francio]]. La franca prezidenta palaco nomiĝas ''la Elizeo''.
La portugallingva traduko estas ''Campos Elíseos'', la nomo de bulevardo en [[San-Paŭlo]] kie estas la ŝtatestra palaco de [[San-Paŭlio]].