Esperanto-movado en Usono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{EDE|
'''Usono''' (populara formo de landnomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E-istoj de eŭropaj landoj.
evento= Citaĵo el [[Enciklopedio de Esperanto - U|Enciklopedio de Esperanto]] 1934|
teksto=
 
'''[[Usono]]''' (populara formo de landnomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E-istoj de eŭropaj landoj.
 
Tamen E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Amerika Filozofia Societo (v.) en Philadelphia, post studado de Volapük, kiun ili ne povis aprobi, proponis al aliaj intelektaj societoj de la mondo kongreson por krei int. lingvon, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro manko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Societo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo „An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto“, kaj eldonis ĝin en 1889. Li ankaŭ proponis verki vortaron, sed lia longa malsano kaj morto (en 1895) malebligis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R. H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris diligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propagando de E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F. G. Morin en Chicago kaj A. G. Beaman en Milwaukee, inter aliaj, estis pioniroj de la afero.
Linio 23 ⟶ 27:
 
[[Ralph Bonesper]]
|
[[Kategorio:ordigo=Esperanto-movado]] en Usono
}}
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
{{EdE|U}}
 
[[Kategorio:Esperanto-movado laŭ lando|Usono]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto U]]