Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Linio 3:
===Esperantistaj Blinduloj===
 
Profesoro [[Théophile CART]] ekde [[1904]] dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de [[Esperanto]]. Li komencas la unuan Esperanto kurson en la blindulejo de Lausanne ([[Svisio]]) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, [[Helena GalGAL]] kaj [[Roza VogtVOGT]] kaj kun [[Harald ThilanderTHILANDER]] en Stockholm[[Stokholmo]] ili fiksis la [[brajlo|brajloalfabeton]] por Esperanto donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.
 
Tiam [[Théophile CART]] brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis la [[Fundamenta Ekzercaro|Fundamentan Ekzercaron]], kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de [[Eŭropo]] por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto [[Carmen SylvaSYLVA]], patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "[[Vatra Luminoasa]]", kaj la sveda reĝino [[Margareto]] estis la solaj, kiu) resp ondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.
 
En 1904 Théophile CART aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto [[Esperanta Ligilo]]. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-E-ajEsperantaj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj EEsperanto-grupoj kaj en [[1909]] la UK en [[Cambridge]] jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj E-istojEsperantistoj.
 
Dum la libertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. - de [[1912]] kun permeso de [[Théophile CART]] eldonis du n-rojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke [[Théophile CART]] tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de E.[[Esperanta L.Ligilo]], kies fidela amiko kaj kunlaboranto [[Théophile CART]] tamen restis ĝis sia morto La legantaro kreskis, la [[Ĝenerala Adresaro]] aperinta en [[1913]] enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj E-istojEsperantistoj, la nomo "Ligilo" ekhavis specialan signifon: "Gazeto de Blinduloj."
 
Post trijara paŭzo (1916-18) en [[1919]] jam ree aperas tri n-roj de E.Esperanta LLigilo. Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto de London[[Londono]] ebligis regulan ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis E.Esperanta L.Ligilo per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kaj ĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. La [[Ĝenerala Adresaro]] en [[1931]] jam superis milon da adresoj de blindaj E-istojEsperantistoj.
 
La unua kongreso de blindaj E-istojEsperantistoj okazis en [[1921]] en Praha[[Prago]] La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof. [[Stanislav StejskalSTEJSKAL]]. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. [[Théophile CART]] mem direktis Ia1-a kongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte [[1925]], samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj E-istojEsperantistoj.
 
Dum la dua kongreso en Helsinki[[HelsinkO]] deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "[[Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj E-istojEsperantistoj]]" ([[SOĈNE]]) fondos la oficejon: Int.[[Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo]] ([[IBIS]]). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas [[Vuk EchtnerECHTNER]] en PrahaPrago.
 
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en Wien[[Vieno]], kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: [[Universala Asocio de Blindaj E-istojEsperantistoj]]. [[UABE]] ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prez. [[Josef KreitzKREITZ]], Germ., dua prez. [[Paul RemyREMY]], Franc., unua sekr. [[Victor HendriĉHENDRIĈ]], vidanto, Belg., dua sekr. [[Anni FrimanFRIMAN]], Finnl., kasisto W. P. Merrick, Angl., red. [[Harald ThilanderTHILANDER]], Sved., konsilanto prof. Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto [[Ligilo por Vidantoj]], kiu per apartaj monsubtenoj aperas de tempo at tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.
 
Unu post la alia fondiĝis blindulaj E-istaj grupoj en [[Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovakujo]], [[Finnlando]], [[Hungario|Hungarlando]], [[Germanio|Germanujo]], [[Francio|Francujo]], [[Danio|Danujo]] k. a. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigas gazeton [[Aŭroro]], la E-ista[[Esperantista Blindulligo]] de [[Germanio]], la [[EBLOGO]] eldonas la gazeton [[La blindaBlinda E-istoEsperantisto]], la hungara [[BELHORO]] (Blinda) E-istoj Loĝantaj en Hungara Re lando) ankaŭ eldonas iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estas brajlepresitaj
 
[[UABE]] eldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de Esperanto montriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazas per reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur la [[kliŝo] de [[Esperanta Ligilo]]. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj per speciala maŝino. Inter la rellefigitajn metalplatojn oni metas la paperon kaj presas unuope la ekzemplerolnekzempleron. Nia bildo montras la presejon de s-ro Ramadanoviĉ en [[Zemun]], kie oni presas multajn esperantajn brajlajn librojn. En la presejo de Thilander, [[Svedio|Svedujo]] oni presis interesan kajeron de "[[Naciaj Literaroj]]", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per Esperanto kaj eldonatajn kun E-Esperantaj klarigoj.
 
Per brajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn. Diversspecaj strekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn kolorojn, muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion nevidanto apenaŭ povas kompreni.
Linio 27:
Du grandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj la germana centra libraro en Leipzig havas grandan provizon de Esperanto lingval verkoj brajleskribitaj, kiujn ili senpage pruntas al ĉiuj blinduloj en la mondo. La leganto bezonas nur pagi la poŝtpagon por la resendo aI la biblioteko, nome 5 sv. centimojn por kilogramo (maksimume 5 kg., 25 centimoj). Kelkaj malpli grandaj bibliotekoj ankaŭ funkcias.
 
Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en E. Bonaj vortaroj ebligas al E-istajEsperantistaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transkribis senkoste en nigran skribon. En kelkaj Int.Internaciaj Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas Esperanton , en kelkaj devige.
 
Depost novjaro [[1932]] [[UABE]] ŝanĝiĝis je [[UABO]]: [[Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj]], kies nuna estraro estas unua prez. Kreitz, dua prez. Jan. Silhan, Poll, unua sekr. Thilander, dua sekr. d-ro Taneredi, it, Kas. W. P. Merrick kaj du konsilantoj, direktoro Veljko. L. Ramadanoviĉ,, vidanto, jugosl., kaj d-ro [[Miklos BanoBANO]], Hung. La asocio havas delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.
 
Rimarko. La artikolon tralegis Vuk Echtner.