Sikofanto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Sikofanto''' estis (en la antikva Ateno) la moka indiko por viro, kiu - por riĉigi sin aŭ por sendanĝerigi politikajn rivalojn - misuzis la rajton de ĉiu Atena civitano akuzi ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:15, 12 jan. 2007

Sikofanto estis (en la antikva Ateno) la moka indiko por viro, kiu - por riĉigi sin aŭ por sendanĝerigi politikajn rivalojn - misuzis la rajton de ĉiu Atena civitano akuzi kuncivitanon ĉe juĝejo. La Greka vorto συκοφάντης origine signifis figojmontranto , t.e. persono, kiu konigas ŝteliston de relative senvaloraj varoj: "Jen, li forkaptas figojn!". Antikvatempe oni klarige diris, ke foje estis malpermesite eksporti Atikajn figojn; kaj kiam montriĝis ke oni kontrabandas pri figoj, oni starigis kontrolistojn -jen la figomontrantoj.

La Atena leĝaro ne konis la oficon de ŝtata akuzisto por komenci procesojn kontraŭ krimuloj. Se iu krimis, kaj se tio iun ĝenis, tiu lasta komencu proceson.

La leĝofaristo Solono verdiktis, ke ĉiu civitano rajtas akuzi iun ajn civitanon pro krimo. Eventuala financa gajno estos minimume parte por la (ja prava) akuzinto. Meze de la 5-a jc a.Kr. tio kondukis al misuzo: kelkaj homoj ekvidis bonan metodon relative facile "perlabori" monon: oni iun akuzis, kaj por provi eskapi la ĝenon de la ofte longedaŭra proceso, tiu pagis al la akuzinto, por ke ĉi tiu nuligu la akuzon. Tio estis la sikofantoj.

Ĉar en la demokrata Ateno neniu povis antaŭvidi la rezulton de proceso (ankaŭ juĝistojn kaj ĵurianojn oni elektis lotumade), multaj pregfere pagis ol atendi ...

Ĉar multaj riĉaj civitanoj fariĝis viktimoj, tio grave helpis la kontraŭ-demokratian oligarĥian opozicion. Dum la diktatoreco de la "Tridek" multaj famaj sikofantoj estis mortkondamnitaj.