Therese Giehse: Malsamoj inter versioj

germana aktorino
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:12, 17 dec. 2002

Teatro > Therese GIEHSE < Aktoroj < Kino


La germana aktorino Therese GIEHSE [tereze gize] (realnome: Therese GIFT) naskiĝis je la 6-a de marto 1898 en Munkeno kaj mortis tie je la 3-a de marto 1975.

De 1925 ĝis 1933 kaj ŝi laboris por la Münchner Kammerspiele. En la jaro 1933 ŝi kune kun Erika MANN fondis la kabaredon Die Pfeffermühle, kiu tamen mallonge poste pro la politika situacio en Germanio nur eksterlande povis turnei.

Post la Dua Mondmilito Therese Gift laboris kun Bertolt BRECHT en Zürich kaj Berlino. Krom en teatraĵoj de Brecht (i.a. kiel Mutter Courage) ŝi brilis en dramoj verkitaj de Gerhart HAUPTMANN, Henrik IBSEN, Friedrich DÜRRENMATT kaj Maksim GORKIJ.

En filmoj ŝi malofte aperis, sed menciindaj estas Mädchen in Uniform (Germanio, 1958) kaj Lacombe Lucien (Germanio/Francio/Italio, 1973).