Karlo Fajszi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+korekta ligo al la E-Muzeo, ligo al Vieno
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Károly (aŭ Karlo) '''FAJSZI''' (aŭ hungare FAJSZI Károly pron. ’’fajsi ka’roj”) ([[1911]]- [[Budapeŝto]], [[3-a de februaro]] [[2004]]) havis la kvaran plej grandan kolekton de esperantaĵoj (post [[Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno|Internacia E-Muzeo]] en [[Vieno]], Biblioteko Butler de Brita E-Asocio kaj [[Biblioteko Hector Hodler]] de [[UEA]]).
 
Li estis poŝtoficisto, honora membro de UEA, honora membro de HEA, kunfondinto de faka asocio pri poŝto kaj telekomunikado (IPTEA) en Hungario. Hungario honorigis lin per la Malgranda Kruco de la Ordeno kaj Budapeŝto igis lin honora civitano.
 
Li lernis Esperanton en [[1964]], preskaŭ tuj fariĝis pasia kolektanto. Por financi siajn aĉetojn, li iom post iom vendis siajn posedaĵojn. Li opiniis posedi ĉ. 95 procentojn de ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj aperintaj ĝis la [[1970]]-aj jaroj, sed poste, precipe ekde [[1990]], la monmanko malhelpis lian kolektan kaj interŝanĝan agadon. En lia ĉ. 40-mil-era kolekto estas 13 miloj da libroj, 18 miloj da periodaĵoj grandparte binditaj kaj miloj da diversaĵoj (ekz. fotoj, filatelaĵoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj).
 
La kolekto de Fajszi ricevis en 1982 ŝtatan protekton, sed preskaŭ nenian ŝtatan apogon. Tiun ĉi kolekton aĉetis la hungara ŝtato en la jaro 2001 celante transdoni ĝin al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario post la morto de Fajszi.
 
La kolekto de Fajszi ricevis en [[1982]] ŝtatan protekton, sed preskaŭ nenian ŝtatan apogon. Tiun ĉi kolekton aĉetis la hungara ŝtato en la jaro [[2001]] celante transdoni ĝin al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario post la morto de Fajszi.
 
Li loĝis en urbocentra, sesĉambra loĝejo, oblikve fronte al la Budapeŝta Operdomo. Li ĉiam volonte akceptis vizitantojn kaj esplorantojn, kiuj ĝuis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de Fajszi.