Marko Terencio Varono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Marko Terencio '''Varono''' (Latine ''Marcus Terentius Varro'') vivis de 116-27 a.Kr. Komence li estis politike tre aktiva, i.a, kiel pretoro kaj flotestro. Dum la [[Civitana Mil...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:06, 13 jan. 2007

Marko Terencio Varono (Latine Marcus Terentius Varro) vivis de 116-27 a.Kr. Komence li estis politike tre aktiva, i.a, kiel pretoro kaj flotestro. Dum la Civitana Milito li flankis je Pompejo, fiaskis, sed estis amnestiita de Cezaro, kiu faris lin arkivisto.

La abunda verkaro, kiun li produktis, donis al li la kromnomon polihistoro. Multo estas konata nur laŭtitole, ĉar malgraŭ amaso da citaĵoj kaj depruntaĵoj el ĝi ĉe posteuloj (aŭ eble ĝuste pro tio, ĉar la originalojn iom tede verkitajn oni povis ekkonsideri superfluaj, post kiam famuloj kiel HieronimoAŭgustino elĉerpis el ili kvazaŭ la kremon), kun nur etaj esceptoj, perdiĝis.

Senkonteste Varono estis la plej klera aŭtoro de la tuta Romia periodo. Liaj interesoj estis same senlimaj kiel la vivo mem.

Rufino konservis por ni katalogon de liaj verkoj: entute li mencias - kiel liaepoke ankoraŭ troveblajn - 48 verkaĵojn, kiuj grandparte konsistis el po pluraj libroj. Tio temas pri, ekzemple:

  • 45 libro Pri antikvaĵoj
  • 4 libroj Pri la vivo de la popolo de Romo
  • 15 libroj Bildoj
  • 25 libroj Pri la Latina lingvo
  • 5 libroj Pri temoj el Plaŭto
  • 3 libroj Pri la origino de la Latina lingvo
  • 5 libroj Pri la parola Latina
  • 3 libroj Pri bibliotekoj
  • 3 libroj Pri agado sursceneja
  • 3 libroj Pri Pompejo¨
  • 10 libroj Specialaj libroj
  • 150 libroj Satiroj Menipaj
  • 3 librojPri sia vivo

ktp...

Konserviĝis al ni nur unu verko komplete:

  • Pri kampara laboro.

Laŭforme ĝi estas dialogo, same kiel la famaj verkoj de Platono kaj kiel la filozofiaj verkoj de Cicerono. Varono verkis ĝin kiel 80-jarulo.

La influo de Varono estas preskaŭ nemezureble granda: lia encikopedia scio estis trezoro por multaj generacioj.

En Esperanto

Fragmento el lia Pri kampa laboro en Antologio Latina, unua volumo, paĝ. 176-178.