Jaĥto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Offshore_Racing_Sailboat.jpg|thumb|<center>vela jaĥto (kvankam ĉi-tie sen uzo de la veloj)]]
[[Dosiero:dscn3938.jpg|thumb|<center>motora jaĥto]]
'''Jaĥto''' respektive '''jakto''', (el la samsignifa [[nederlanda lingvo|nederlanda]], [[platdiĉa lingvo|malalt-]] kaj [[germana lingvo|altgermana]] vorto ''jacht'', kio estas mallongigo de la mezeopke malaltgermana vorto ''jachtschip'': "ĉasŝipo", do rapida ŝipo) niaepoke estas akva veturilo por feriaj celoj kun [[kajuto]](j). Ekzistas jaĥtoj movitaj per veloj kaj vento, kaj jaĥtoj movitaj per motoro.
 
== Termino ==
Nur ekde certe '''longeco''' de ŝipo oni nomas ĝin jaĥto. Sub proksimume '''sep''' metroj oni parolas pri motor- aŭ vel'''boato''', nur super tiu longo uziĝas la termino jaĥto. Tipa jaĥto longas inter 10 kaj 15 metroj kaj havas plurajn [[kabinokajuto]]jn, do ŝipajn ĉambrojn. Motoraj kaj velaj jaĥtoj ekde 50 metroj da longeco nomiĝas "mega-jaĥtoj", ne nur pro sia grandeco, sed ankaŭ pro la granda komforto, kiun ili povas oferti. Tiom grandajn jaĥtojn ĝenerale ne stiras la posedanto, sed profesiaj [[maristo]]j.
 
Kutimaj konstruaj materialoj por jaĥtoj estas [[plasto]] fortigita per vitraj fibroj, [[ligno]], [[ŝtalo]], [[aluminio]] kaj tre malofte malpeza speco da [[betono]].