Lída Baarová: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Info Homoj|
[[Dosiero:Lidabaarova.jpg|thumb|left|180px|Lída Baarová]]
Nomo = Lída Baarová |
Portreto = Lída_Baarová.jpg |
Priskribo = ĉeĥa aktorino |
Grandeco de bildo = 220 |
Dato de naskiĝo = [[7-a de septembro]] [[1914]] |
Loko de naskiĝo = |
Dato de morto = [[27-a de oktobro]] [[2000]] |
Loko de morto = [[Salcburgo]], [[Aŭstrio]] |
}}
'''Lída BAAROVÁ''' (propranome Ludmila Babková) ([[7-a de septembro|7.9.]] [[1914]] - [[27-an de oktobro]] [[2000]], [[Salcburgo]]) estis [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] [[aktorino]]. Same aktorino estis ankaŭ ŝia fratino [[Zorka Janů]] (propranome Zorka Babková).
 
Ŝi devenis el burĝa familio kaj ŝi studis aktorecon ĉe la plej bonaj instruistoj de konservatorio: ĉe [[Rudolf Deyl]] kaj ĉe sinjorino Laudová-Hořicová. Kiam en la jaro [[1931]] reĝisoro [[M. J. Krňanský]] estis preparanta filmon laŭ romano de [[Ignát Herrmann]] ''Kariero de Paŭlo Ĉamrda'', ŝi enskribiĝis en konkurson – kaj ŝi venkis. Rolo en tiu filmo estis ŝia unua sukceso. Ŝi ĉesis studi, ŝi ŝanĝis sian nomon kaj ĵetiĝis en filman laboron. Ŝi ne povis plendi pro manko de roloj – regule enroligis ŝin reĝisoroj [[Vladimír Slavínský]], [[Svatopluk Innermann]], [[Miroslav Cikán]] kaj pluaj. Sed plimulte tio estis tiutempa kutima komerca produktado. Ŝi rolis apud flanko de [[Vlasta Burian]], [[Hugo Haas]].
 
[[Dosiero:Lída_BaarováLidabaarova.jpg|thumb|250pxleft|right180px|Lída Baarová]]
[[Dosiero:Lída_BAAROVÁ.jpg|thumb|200px|right|Lída Baarová]]
Baarová estis fotogenia, ŝi havis certan ĉarmon. Ne estas do mirinde, ke baldaŭ rimarkis ŝin filmistoj el [[Berlino|berlina]] kompanio [[UFA]]. En la jaroj [[1934]] – [[1938]] ŝi rolis en kelkaj rimarkindaj [[Germanio|germanaj]] filmoj, ekz. en ''Barkarola'', ''Interaktoj'' aŭ en ''Vesperto''. Sed ŝi ne ĉesis filmi nek hejme – sian aktoran talenton ŝi pruvis ekzemple per rolo de juna kuracistino en adapto de [[teatro|teatraĵo]] de [[Vilém Verner]] ''Homoj sur glacimonto'' kaj en majstra ''Virgulineco'', kie en rolo de simpla junulino ŝi eble prezentis sian plej efikan faron. Tiutempe ŝi estis vera internacia stelo.
 
Sed jam en duono de la 30-aj jaroj de la [[20-a jarcento]] en ĉeĥa presaro komenciĝis aperi oponoj kontraŭ ŝia kunlaborado kun germana filmo. Kaj kio nur, se montriĝis konata ŝia rilato al [[Joseph Goebbels]]! Ŝi fine devis forlasi [[Germanio|Germanion]], eble al rekta interveno de [[Adolf Hitler|Hitler]], kaj reveninte al laboro en [[Prago]] ŝi ludis komence de [[Protektorato Bohemio kaj Moravio|Protektorato]] en kvar esceptaj filmoj: ''Fajra somero'', ''Kamuflitaj geamantoj'', ''Filino de Palič'' kaj en ''Turbino''. Tiutempe ŝi aperis ankaŭ en du sukcesaj [[komedio|komedioj]] de [[Oldřich Nový]] – en filmoj ''Junulino en blua'' kaj ''La vivo estas bela''.
 
[[Dosiero:LidabaarovaLída_BAAROVÁ.jpg|thumb|left200px|180pxright|Lída Baarová]]
 
Post la jaro [[1941]] Lída Baarová havis malpermesite roli en ĉeĥa filmo. Por ia tempo ŝi trovis validigon en [[Italio|italaj]] filmoj, reveninte Pragon ŝi partoprenis kun ceteraj geaktoroj en totala aktivigo.