Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
el pli malgrandaj aferoj mi amas: klaĉi pri neekzistantaj homoj, demandi por la sporto (eristike), diskuti kaj batali pri vero, aŭskulti Rammstein, Edith Piaf, Chopin, Boulez, Nirvana kaj Shakira, ĵeti per ŝtonoj al birdoj, dolĉigi kafon (11 da kuleretoj), legi ezoterikajn librojn por bona atmosfero, skribi eposon kaj versojn al Sabinienne, krei neologismojn kaj lingvojn, ludi je la piano. El miaj neologismoj: malsameculo, "neniado de la nenio estas estado de esto" de Heidegger, la'''trono''' (latrino kaj same trono- rilatas al trono de Pollando kiun Katarino la Granda ŝanĝis por sia latrino), merido (mergi, merdo, ido, rido, merito), cairina (carino- aristokratino kaj same ça ira!, la ino kiu estas aristokratino kaj kantas ça ira). Mi malamas ridi- nur simpla spleen kaj seriozeco.
A! Mi amas ankaŭ simuli, ke mi ne konas francan lingvon kaj mi parolas nur esperante aŭ latine. Tiuj mienoj estas ekscelentaj!!
 
Miaj revoj: trakuri Parizon kun bombo nukleara sur dorso laŭtkriante (a! tiu energio...), elpuŝi oldulinon el ŝtuparo, mortigi krokodilon (certe ne neesperantulon!) kaj kabei kiam estos jam tiu E-finvenko.
{| align="right"
|-