Kobalamino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Kobalamino''' ankaŭ nomita [[Vitamino]] B<sub>12</sub> estas ruĝa kristala materio, kiu malbone solviĝas en akvo. Koncerne la strukturo ĝi estas la plej kompleksa vitamino kiun ni konas. Krom kobalamino ne estas konataj aliaj kombinaĵoj en vivanta organismo kiuj enhavas [[kobalto]]n.
 
== FunkciadoEfiko ==
Kobalamino estas, en la [[stomako]], liberigita de la ĉirkaŭvolvantaj [[proteino]]j el la nutraĵo per la funkciado de stomaka suko kaj [[enzimo]]j. Sekve ĝi ligiĝas al la r-faktoro, proteino produktata de la [[parotido]]j, kja estas transportata al la [[duodeno]]. Per [[enzimo]]j el la [[pankreato]] la ligo kun la r-faktoro estas rompita, kaj kobalamino sin ligas kun [[intrinseka faktoro]]. Ĉi tiu estas glikoproteino produktata en la parietelaj [[ĉelo]]j en la stomako. La formita komplekso sekve estas absorbata en la lasta parto de la [[ileo]] per specifaj [[ricevilo]]j. Ĉirkaŭ unu elcento povas esti pasive absorbata, sen intrinseka faktoro aŭ riceviloj en la [[intesto]]j.
 
Linio 8:
 
Dua funkcio de kobalamino estas la stimulado de la formado de [[mjelino]]. Ĉi tiu proteino ĉirkaŭvolvas la [[aksono]]jn pro kio la impulsgvidado de la nervo estas plibonigata.
 
== Troviĝo ==
Vitamino B12 ekskluzive estas produktata de [[mikro-organismo]]j. Bestoj kaj plantoj ne povas produkti B12-vitaminon. Bestoj kovras sian bezonon per memportado de ĉi tiuj mikro-organismoj (kiel la plejmulto el la remaĉuloj), aŭ per manĝado de aliaj bestoj, aŭ per manĝado de produktoj en kiuj troviĝas multaj mikro-organismoj, kiel (ilia propra) fekaĵo. Ankaŭ en la homa intesto troviĝas mikro-organismoj kiuj en simbiozo kun la homo produktas B12-vitaminon. Ĉi tiuj mikro-organismoj tamen troviĝas en parto de la intestoj kie la B12 ne plu estas absorbata. Tial la homoj dependas de ekstera fonto de B12: bestaj produktoj aŭ por veg(etal)anoj: B12 piloloj.
 
B12 grandparte estas stokita en la [[hepato]], ankaŭ ĉe bestoj. Hepato tial estas bona fonto de B12. Kiam ankoraŭ ne ekzistis B12-piloloj oni uzis hepaton aŭ hepatekstrakton por homoj kun karenco je B12.
 
Vitamino B12 en la naturo nur troviĝas en dolĉa kaj sala akvo, en la tero kaj en [[ekskremento]]j. Ĝi povas esti produktata el bestaj produktoj kiel [[lakto]] kaj laktaĵoj, [[viando]] kaj viandaĵoj, [[fiŝo]]j kaj [[ovo]]j.
 
En kelkaj [[algo]]j troviĝas vitamino-B12 simila materio, sed tiu estas neaktiva kiel vitamino, kaj do ne efikas kiel nutra materio por [[vegetalano]]j (kiel oni antaŭe pensis).
La surogat-B12 el algoj povas eĉ havi negativan efikon ĉar ili povas bloki la absorbon de vera B12. Oni ankaŭ ofte pensas ke gisto aŭ gistekstraktoj entenas B12-vitaminon sed tio ne estas vera. La miskompreno verŝajne ekestis ĉar multaj B12-piloloj estas faritaj el gisto kun aldono de artefarita B12. Pura gisto nature ne entenas B12-vitaminon.
 
== Eksteraj ligiloj ==