Kobalamino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Efiko ==
Kobalamino estas, en la [[stomako]], liberigita de la ĉirkaŭvolvantaj [[proteino]]j el la nutraĵo per la funkciado de stomaka suko kaj [[enzimo]]j. Sekve ĝi ligiĝas al la r-faktoro, proteino produktata de la [[parotido]]j, kjakaj estas transportata al la [[duodeno]]. Per [[enzimo]]j el la [[pankreato]] la ligo kun la r-faktoro estas rompita, kaj kobalamino sin ligas kun [[intrinseka faktoro]]. Ĉi tiu estas glikoproteino produktata en la parietelaj [[ĉelo]]j en la stomako. La formita komplekso sekve estas absorbata en la lasta parto de la [[ileo]] per specifaj [[ricevilo]]j. Ĉirkaŭ unu elcento povas esti pasive absorbata, sen intrinseka faktoro aŭ riceviloj en la [[intesto]]j.
 
Kobalamino necesas por la formado de [[metionino]], [[aminacido]] kiu estas esenca por la [[DNA]]-[[sintezo]]. Karenco je kobalamino pro tio kondukas al problemo ĉe rapide dividantaj ĉeloj kiuj produktas multe da DNA. Tio estas plej klara ĉe [[eritrocito]]j, sed ankaŭ la tegaĵo de la intestoj, de [[vagino]] kaj lango estas malpli bone produktataj.