Libroj de la Makabeoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Makabeoj''' estas la indiko de kvar libroj en la Septuaginta tradicio de l' biblio, kiujn oni kalkulas al la Duakanonaj Libroj. *''1 Makabeoj'' pritraktas la ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Makabeoj''' estas la indiko de kvar libroj en la [[Septuaginto|Septuaginta]] tradicio de l' [[biblio]], kiujn oni kalkulas al la [[Duakanonaj Libroj]].
 
*''[[1 Makabeoj]]'' pritraktas la historion de la Makabeoj, la pastroj-monarĥoj de [[Judujo]], kiu ribelis kontraŭ la [[Grekio|Grekaj superregado]] fare de la [[Seleŭkidoj]] en [[Sirio]]. ''1 Makabeoj'' pritraktas la periodon de 168-134 a.Kr. La verkinto estas ne konata; la libro kutime estas datumita ĉirkaŭ la komenco de l' lasta jc a.Kr.
 
*''[[2 Makabeoj]]'' same pritraktas la historion de la Makabeoj, la pastroj-monarĥoj de [[Judujo]], kiu ribelis kontraŭ la [[Grekio|Grekaj superregado]] fare de la [[Seleŭkidoj]] en [[Sirio]]. ''2 Makabeoj'' estas mallongigo de verko, origine kvin [[klasika libro|librojn]] ampleksa, fare de certa [[Jason el Cireno]], pri kiu nenio estas sciata. Parte ĝi estas simila je ''1 Makabeoj''; famaj estas la [[martiro|martiro-historioj]] pri [[Eleazar]] kaj pri la patrino kaj ŝiaj sep filoj, kaj la rakonto pri la malsanktigo de la [[templo]] de [[Jerusalem]]. Dato de verkiĝo ne certas; tamen multaj pensas: post 124 a.Kr.
 
*''[[3 Makabeoj]]'' tute ne temas pri la Makabeoj, sed pri [[Egiptio]], kie unu el la [[Ptolemeoj]], kiu venkis [[Antioĥo la 3-a|Antioĥon la 3-an]], poste provas neniigi la tutan [[judoj|judaron]], kiu loĝas en [[Aleksandrio]], krom se ili konsentas fariĝi kultantoj de [[Dionizo]], kion ili kompreneble rifuzas. Temas pri giganta planita [[pogromo]], kune kun enpelado de amaso da homoj en [[hipodromo]]n, kie ili devas esti distretitaj de [[elefanto]]j. La dato estas sufiĉe pridebatata; kelkaj sugestis, ke ĝi estis verkita pro la klopodoj de imperiestro [[Kaligulo]] starigi sian [[bildo]]n en la templo de Jerusalem, kvazaŭ kuraĝigon al la judoj plu rezisti kontraŭ li. Tamen ofte oni pensas pri frua 1a jc a.Kr.
 
*''[[4 Makabeoj]]'' estas verko en tute alia stilo kaj tono: ĝi prezentas sin kiel [[filozofio|filozofia]] rezonado pri kio estas pli forta: la racio aŭ la emocioj. Kaj kiel pruvo de la tezo, ke la emociojn regas la racio, estas uzataj interalie la martiro-rakontoj, konataj el ''2 Makabeoj''. Pri la aŭtoro nenio estas sciata; ofte tra la tempo oni provis atribui ĝin ekzemple al [[Flavio Jozefo]], sed Flavio Jozefo estas unuavice [[historiisto]], dum la aŭtoro de ĉi verko certe estas unue [[filozofo]] kaj [[retoriko|retoro]]. Eble ĝi estis verkita iam inter 63 a.Kr-70 p.Kr.
 
[[Erasmo]] tre laŭdis kaj amis la libron ''4 Makabeoj''.