Antropozofio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 19:
[[Dosiero:Steiner 1879.jpg|thumb|<center>Rudolf Steiner en aĝo de 18 jaroj (1879)]]
La Antropozofio de Rudolf Steiner estas kompleksa [[Kristanismo|kristanisma]] kaj [[Humanismo|humanistisma]] idearo, kiu celas kreon de pli alta konscio kaj ĉerpas el okultismaj, ezoteraj kaj aliaj fontoj. Ĝi enhavas ampleksan, kosman konceptron de evoluo, kaj baziĝas sur konceptoj de "reenkarniĝo" de animoj de mortintoj en novajn korpojn kaj de "karmo" (la sorto de tiuj animoj).
 
Sciencistoj kritikas, ke Steiner pretendis esti spertulo de kvazaŭ ĉio, dum li samtempe enmetis en sian doktrinon multajn miskomprenitajn duonsciaĵojn el tre diversaj sciencoj. Ekzemple tio, kion li diris pri lingvoj pruvas esti nur de limigita rilato kun la vere parolataj lingvoj en la Tero. Foje li tre polemike kaj spite parolis pri la sciencoj, kvazaŭ ili estus nuraj stultaĵoj.
 
La antropozofia movado el sociologiaj, filozofiaj kaj politikaj vidpunktoj estas tre heterogena. La interpretado de la verkaro de Rudolf Steiner - pro sia komplekseco, diverseco de temoj kaj jam pro sia amplekso (28 literaturaj volumoj kaj ĉ. 5900 prelegoj) - estas malunueca.