Generalitato de Katalunio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
priskribo kaj historio
Linio 1:
[[Dosiero:Senyal_de_la_Generalitat_de_Catalunya.svg|right]]<ol>
 
'''''Generalitat de Catalunya''''' (foje trovebla sub la nomo ''Generalidad de Cataluña'' en la [[hispana lingvo]]) estas la [[kataluna lingvo|katalunlingva]] nomo de la aŭtonoma registaro de [[Katalunio]], nuntempe organizita sub la sistemo de [[Hispanio|hispanaj]] [[Aŭtonoma Komunumo de Hispanio|aŭtonomaj komunumoj]]. Ĝi havas propran sistemon de regado, kun Prezidento, Registaro (Konsilantaro) kaj Parlamento.
 
La ''Generalitat'' havas radikojn en la mezepoka historio, en propraj institucioj kiuj portis la saman nomon. Ankaŭ la aŭtonoma registaro de [[Valencilando]] uzas la nomon ''Generalitat''.
 
==Historio==
La ''Generalitat'' devenas el la mezepokaj institucioj kiuj regis la Princlandon de Katalunio, ene de la [[Kronlando de Aragono]], kun relative granda drado de aŭtonomeco sub la komuna reĝo de [[Aragono]], Katalunio kaj Valencilando.
 
La aŭtonomio estis forigita en la komenco de la [[18-a jarcento]], post la [[Sukceda Milito de Hispanio]], kiel iniciato de la nova dinastio de la [[Burbonoj]] por altrudi komunajn leĝojn en la tuta Hispanio.
 
La aŭtonomaj institucioj estis restarigitaj en la [[Dua Hispana Respubliko]] (1932), kiu agnoskis la rajton je propra regado al diversaj hispanaj regionoj. Dum la tuta respubliko, la regadon alprenis naciistaj partioj aliancitaj al la hispana maldekstro. Post la venko de la hispana dekstro en [[1934]], la aŭtonoma regado estis haltigita, sed ne forigita, de [[1934]] ĝis [[1936]].
 
Post la venko de la trupoj de [[Francisco Franco|Franco]] en la [[Hispana Intercivitana Milito]], la registaro estis abolita. La antaŭa prezidanto [[Lluís Companys]] estis malliberigita de la nazioj kaj transdonita al Franco, kiu igis lin mortpafi en [[1940]].
 
La ''Generalitat'' transiris al ekzilo, sed kun nur simbola reprezento.
 
Post la morto de Franco, oni agnoskis denove la rajtojn de aŭtonomeco de la nacioj kaj regionoj en Hispanio. La tiaman prezidanton en ekzilo [[Josep Tarradellas]] oni venigis al [[Barcelono]], kaj oni kreis provizoran registaron, kiu agnoskis la kontinuecon de la institucioj. Post la aprobo de la nova demokrata [[Konstitucio]] de Hispanio kaj de Statuto de Aŭtonomio, la ''Generalitat'' instituciiĝis kaj akiris novajn povojn.
 
Inter [[1980]] kaj [[2003]] estis prezidanto la naciista politikisto [[Jordi Pujol]]. Post lia retiriĝo, la postaj prezidantoj estis la socialistoj [[Pasqual Maragall]] kaj [[José Montilla]].
 
== Institucioj ==
La ''Generalitat'' konsistas el la Ekzekutiva Konsilantaro, la Prezidento kaj la Parlamento.
 
Ĝi posedas propran regadon en materioj kiaj kulturo, mediprotektado, transporto, edukado, sansistemo kaj urba planado. Ĝi posedas propran policon ([[Mossos d'Esquadra]]) kiu dum la lastaj tempoj prenis la ĉefajn respondecojn en publika sekureco.
 
Ĝi ankaŭ disvolvas agadojn de rekono kaj promocio en la internacia sfero, eĉ se la bazaj agadoj tiuflankaj estas ekskluzive rezervitaj al la hispana ŝtato.
 
==Listo de prezidantoj de la ''Generalitat de Catalunya''==
 
<ol>
<li>[[Berenguer de Cruïlles]] [[1359]]-[[1362]]
<li>[[Romeu Sescomes]] [[1363]]-[[1364]]
Linio 140 ⟶ 170:
</ol>
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.gencat.net Oficiala retejo de la registaro
{{el}} http://www.gencat.net <!-- nl:Generalitat de Catalunya nl->eo:Generalitat de Catalunya pt:Sítio oficial da Generalitat de Catalunya pt->eo:Retejo _oficial_ _da_ Generalitat de Catalunya -->
 
{{el}} http://www.gencat.net/piv/normativa/traduccions/traduccions.htm <!-- en:Programa d'Identificació Visual: Traduccions en->eo:_Programa_ d'_Identificació_ _Visual_: _Traduccions_ -->
[[Kategorio:ListojKatalunio]]
{{el}} http://www.gencat.net/index_eng.htm <!-- en:Official website of the Generalitat de Catalunya en->eo:Oficiala retejo de la Generalitat de Catalunya -->
{{el}} http://herve.pi.free.fr/casa-gencat <!-- en:Casa de la Generalitat in Perpinyà en->eo:_Casa_ de _la_ _Generalitat_ en _Perpinyà_ -->
{{Aldonaj eksteraj ligiloj}}
[[Kategorio:Listoj]]
[[Kategorio:Famaj personoj]]
[[Kategorio:Hispanio]]
[[Kategorio:PolitikistojHistorio]]
[[Kategorio:Politiko]]
 
Linio 159 ⟶ 185:
[[br:Generalitat de Catalunya]]
[[bs:Generalitat de Catalunya]]
[[ca:President de la Generalitat de Catalunya]]
[[co:Generalitat de Catalunya]]
[[cs:Generalitat de Catalunya]]
Linio 168 ⟶ 194:
[[el:Generalitat de Catalunya]]
[[en:Generalitat de Catalunya]]
[[es:Generalidad de Cataluña]]
[[et:Generalitat de Catalunya]]
[[fi:Generalitat de Catalunya]]
[[fr:Généralité de Catalogne]]
[[fo:Generalitat de Catalunya]]
[[fy:Generalitat de Catalunya]]