Çatal Höyük: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
eraretoj
(eraretoj)
[[Dosiero:CatalHoyukSouthArea.JPG|thumb|300px|right|Elfosaĵoj ĉe la suda areo de Çatal Höyük]]
'''Çatal Höyük''' [ĉatal hojuk] aŭ '''Çatal Hüyük''' [ĉatal hujuk] ([[Turka lingvo|turke]]: çatal = forko, höyük = monteto) estas granda loĝloko el epoko de [[neolitiko]] kaj [[eneolito]] en suda [[Anatolio]]. Ĝi situas apenaŭ 40 km sudoriente de la urbo [[Konya]] kaj havis ĉirkaŭ 5000 ĝis 6000 loĝantojloĝantojn.
La plej fruaj trovitaj tavoloj datiĝas je 7500 jaroj a. K. Trovita en [[1958]], ĝi iĝis tutmonde konata post la esploroj de [[James Mellaart]].
 
==Signifo==
[[Image:Catal Hüyük Restauration B.JPG|thumb|250px|right|Renovigo de tipa ĉambro en Çatal Höyük]]
La unuaj signoj montras ke Çatal Höyük estis loĝata ekde 7400 a. K.. Laŭ la nunaj esploroj ĝi estis antaŭ 8000 jaroj la plej granda loĝejo de la mondo. La eksterorinaraĵoeksterordinaraĵo ne estas la bildoj, kiujn oni trovis - reprezentaĵoj de diino, nomita foje ''Magna Mater'' (latine: "granda patrino"), estis elfositaj ankaŭ en aliaj lokoj. La [[plano]] de la loĝejo estas tio, kio elstaras. La domoj staris tre proksime unu de la alia, kiel abelujeroj (komparu kun [[pueblo]]j en [[Nordameriko]]). Mankis [[vojo]]j, [[pado]]j, [[strato]]j kaj [[placo]]j. Ankaŭ ekzistis nek [[pordo]]j nek [[fenestro]]j en la [[muro]]j. Oni grimpis la [[tegmento]]n per [[ŝtupetaro]] kaj de tie, tra [[luko]], eniris la [[domo]]n.
 
Pro la konstrumaniero kaj sen efika sieĝotekniko, urba murego estis ne necesa. Jam pro la nombro de armitaj viroj de la urbo, kiuj estas prezentitaj kiel ĉasistoj kun lancoj sur kelkaj bildoj, la klano estis neatekebla por nomadaj ĉasistoj. Ne ekzistas aliaj loĝejoj kun same granda nombro de militistoj. En Çatal Höyük oni trovis kuglojn el [[argilo]], kiuj probable estis ĵetarmiloj, kaj bildojbildojn de homoj kun [[katapulto]]j.
 
Tiaj gravaj diferencoj inter Çatal Höyük kaj la urba bildo de la pli posta [[Uruk]] montras, ke la loĝejo havis tute alian socian strukturon ol la postaj urboj. Ŝajne ne ekzistis en Çatal Höyük centraj konstruaĵoj kiel palaco aŭ templo en estra kvartalo. Pro tio ekzistas teorio, ke homoj vivis en ia anarkio, ĉiukaze sen grandaj diferencoj. Ĝis nun ĉiuĉio indikas mankon de grandaj diferencoj pri propraĵo aŭ potenco. Pro la malesto de palacoj kaj vilaoj, t.e. pli grandaj domoj, iuj aŭtoroj supozas, ke temis pri prakomunismo tie ĉi. Sed eblas ankaŭ, ke ĉiu familio posedis parton de la komuna pueblo kaj terenon kaj ke la urbo estis organizita laŭ kooperativoj. Sed ĉiaj deklaroj pri la socia strukturo de la loĝantoj de Çatal Höyük enhavas grandan parton de spekulacio pro aĝo de la elfosaĵoj kaj manko de skribaj fontoj.
 
==Trovaĵoj==
En la jaro [[1963]] oni malkovris ĉi tie la ĝis nun plej maljunamalnovan mapamapan prezentadoprezentadon. La murpentraĵo montras la loĝlokon ĉirkaŭ [[-6200|6200]] a.K. kun ĝiaj [[domo]]j kaj la duoblan pinton de la [[vulkano]] [[Hasan Dağı]].
 
==Matriarkeco==
114

redaktoj