Sapfoa: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Sapfoa''' (Greke Sapfô, Psafô k.s.) estas poetino kiu vivis ĉirkaŭ 600 a.Kr. sur la insulo Lesbo. Ŝi devenis el nobla familio, estis bone edukita, havis e...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:13, 23 jan. 2007

Sapfoa (Greke Sapfô, Psafô k.s.) estas poetino kiu vivis ĉirkaŭ 600 a.Kr. sur la insulo Lesbo. Ŝi devenis el nobla familio, estis bone edukita, havis edzon Kerkilo (Kerkylas), de kiu ŝi havis filinon. Tri fratojn ŝi havis, el kiuj unu estis komercisto.

Eble pro politikaj problemoj, kune kun la familio ŝi estis ekzilita al Sicilio sed poste ŝi povis reiri al sia patrujo.

Ŝi estas la unue konata Greka aŭtorino; dum la klasika periodo altege ŝatata - ŝia kromnomo estis "la deka Muzo".

Postrestas de ŝia verkaro preskaŭ nur fragmentoj. Nur unu poemo estas kompleta, kvankam mankas eĉ tie kelkaj literoj.

Ŝiaj temoj estas la mondo de l' virinoj: ilia ĉiutaga vivo, la geedziĝo, religiaj ceremonioj; ŝi ankaŭ kantas pri la beleco de amo inter virinoj, ankaŭ pri siaj propraj sentoj tiurilate.

El ŝia poezio oni konkludis, ke ŝi gvidis eble lernejon por junulinoj, eble prepare al pliposta nupto. Sed efektive, niaj informoj estas ege malklaraj. Kio estis ŝia rilato al tiaj junulinoj, ankaŭ ne certas. Jam en la klasika periodo oni multe fantaziis pri tio.


Aŭtoro el la 2a jc p.Kr. komparis ŝin kun Sokrato kiu edukis junulojn en Ateno.

Precipe en pasinteco, kelkaj filologoj, redaktante ŝiajn poemojn, foje aldonis vortojn por ĉu kamufli ĉu forigi eventuale samseksemajn tendencojn el kelkaj el ŝiaj poeziaj fragmentoj.

Eĉ ekzistas ege malfrua rakonto pri ŝi, ke foje ŝi enamiĝis je certa junulo Faono, kiu ne respondis al ŝia ambrulo, kio igis ŝin sinmortigi.

Multaj verkistoj vidis ŝin kvazaŭ idealon imitindan: ekzemple Katulo, Horacio k.m.a.

En Esperanto

Aperis pluraj ŝiaj poemetoj en Esperanto, precipe ĉe Kálmán Kalocsay kaj Gerrit Berveling.