Leonard Nowell Mansell Newell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La [[Britio|anglo]] '''L'''eonard '''N'''owell Mansell '''NEWELL''', li naskiĝis en 1902 kaj mortis 1968, estis interaliae asekuristo kaj lernis esperanton en 1916. De 1925 1930 li estis ĉefredaktoron de ''[[International Language]]. '' Li kunlaboris en multaj gazetoj interalie en [[Literatura Mondo]]. Kelkfoje li uzis la pseŭdonimon ''Eleno Vinfero''. En 1928 li kunlaboris en la traduko de ''La hantantaj ŝipoj''. En la jaro 1938 aperis lia originala novelaro ''[[Bakŝiŝ]]'' kaj en 1964 lia traduko de Hamleto. Li ankaŭ kontribuis al la [[Esperanto|esperantlingva]] [[poemo|poem]][[antologio]] "[[Dekdu Poetoj]]" aperinta en [[1934]] ĉe la [[eldonejo]] [[Literatura Mondo]] sub [[redakto]] de [[KALOCSAY Kálmán]], kiu [[komento|komentas]] lin kaj lian l[[poezio]]n tiel :<br>
 
"Malmulte produktanta, sed multflanka, tre zorge laboranta poeto, cizelanta siajn versojn kun ekstrema artista konscienco. Jen impresisman skizon li donas pri grandurba strato, malvarm-objektive observitan; jen dolĉan melankolion de forvojaĝo li sentigas en mielpezaj versoj, jen la eternan pason kaj pereon li revelacias al ni per martele forĝita poemo, el kiu nin alspiras la frosta blovo de l' senfino. Kaj - subite li ekpinĉas ironian kordon. Poste - per ĉarme ludema kanzono li konfesas sian amon al Parizo. Kvin poemoj - kvin sferoj. Sed ĉiuj kvin artbrile perfektaj en sia speco. Juveloj. ne multaj. Sed ankaŭ la konko ne produktas multajn perlojn."