[[Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat]], (Teatroarta Universitato Sekcio Szentgyörgyi István), en rumana lingvo [[Universitatea de Artă Teatrală Târgu Mureş Secţia Szentgzörgyi István]],[[Marosvásárhelyi Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet]] estis establita en [[1948]] sub nomo Magyar Művészeti Intézet (Hungara Artinstituto) en [[Cluj-Napoca]] kun arta, muzika kaj teatra sekcioj. Ĝia unua rektoro estis Zoltán Kovács pentristo. Je la komenco de la 1950-aj jaroj la arta sekcio sub nomo Artaltlernejo Ion Andreescu kaj la muzika sekcio sub nomo Muzikartaltlernejo Gheorghe Dima memstariĝis. Ambaŭ funkciis en la rumana kaj hungara lingvoj. En [[1954]] la teatroarta sekcio translokiĝis en [[Târgu Mureş]]on sub nomo [[Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet]] (Teatroarta Instituto Szentgyörgyi István) kaj funkciis nur en la hungara lingvo. Ĝia unua rektoro estis Lajos Szabó, dramverkisto ĝis [[1976]]. La rumana sekcio de la instituto estiĝis en [[1976]]. La rektoroj pluaj estis Miklós Tompa, András Csorba, Călin Florian.