Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 65:
 
:La 24/16-takta fina parto estas de kompleksa konstruo kaj finiĝas per akordo konstruita sur E.
'''„Eta“ preludio en e-minoro'''
 
:La „eta“ e-minora preludio ne estas tiel enhavoriĉa kiel la pli granda, sed de same dispecigita konstruo. La antaŭludon, kiu konsistas el rapida pedalsona sekvo kun punkteca akompanado per la klavaro, alligas longa eĥoparto. Tiun sekvas gaje montriĝa [[fugato]]. La venontan parton sekvas en [[tempo (muziko)|alegro]] kelkaj arpeĝotaktoj, kiuj transkondukas al la fina parto. Akordo finas la pecon.
 
'''Preludio en G-maĵoro'''
:Tiu verko formale estas konstruita simile al multaj aliaj Nordgermanaj tokatoj. Ĝi konsistas el antaŭludo, fugo kun reperkuta temo, interludo, fugo pri la triatakta variaĵo de la temo kaj postludo. Temas ĉe tio male al ambaŭ e-minoraj fugoj pri peco, kiu malgraŭ ŝajne diversaj partoj disponas pri intera kohereco kaj atestas diligentan konstruon.
 
:Post tokato kaj kelkaj enkondukaj taktoj komencas la unua fugo, kies temo, simile al tiuj de Buxtehude, enhavas ripetatajn notojn. en rapida sinsekvo komencas kvar pluaj voĉoj. Kelkaj pasaĵoj aplikas la duvoĉan pedalarludon kaj tiel estas sesvoĉaj, la diferencoj laŭ sonalteco de ambaŭ pedalvoĉoj atingas ĝis du oktavoj. Interludon sekvas la dua fugo. Virtuoza pedalludo enkondukas la dramecan postludon.