Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 79:
 
:Unu post la alia la aldo kaj poste la pedalaro transprenas tiun melodion. En la paso de la tempo aliĝas ĉiam novaj figuroj kaj melodieroj kun eĥopasaĵoj kaj enŝovaĵoj en la stilo de [[partito]]. Per subita interrompiĝo finiĝas la sonriĉeco, por finfine enbuŝiĝi en unuforme fluan lastan parton, kiu finiĝas relavtive senspektakle.
 
=== Voĉkanta verkaro ===
La voĉkanta verkaro de Bruhns estas dividebla en tri kategoriojn laŭ ĝeneralaj trajtoj.
Unu parton formas la trakomponitaj koncertoj, kiuj konsistas nur el unu interligita parto kaj transprenas la tekstojn de la skriboj senŝanĝe.<br />La alian grandan parton formas la tranumeritaj koncertoj, kiuj konsistas – kiel ankaŭ la [[kantato]] malvastsence – el pluraj movimentoj kaj [[parafrazo|parafrazas]] la originajn tekstojn. Ĉe tio ili aplikas ĉiujn teknikojn, kiuj ankaŭ estas uzataj en la [[opero]], kiel [[ritornelo]]j, [[ario]]j, [[duo]]j, [[trio]]j kaj [[ĥoro]]j.<br />Finfine estas postlasita [[ĥoralo|ĥoralkantato]] koncipita kiel Lutera sakralkanto.
 
Bruhns kunligis stilelementoj de du kontraŭaj muzikĝenroj, nome de la [[sakrala koncerto]] stampita de [[Heinrich Schütz|Schütz]] kaj de la ĝis tiam pleje al la profana muziko rezervita [[madrigalo]]. Same kiel la komponaĵoj por orgeno la kantvoĉaj verkoj atestas grandan senton por la afektefiko.