Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 85:
 
Bruhns kunligis stilelementoj de du kontraŭaj muzikĝenroj, nome de la [[sakrala koncerto]] stampita de [[Heinrich Schütz|Schütz]] kaj de la ĝis tiam pleje al la profana muziko rezervita [[madrigalo]]. Same kiel la komponaĵoj por orgeno la kantvoĉaj verkoj atestas grandan senton por la afektefiko.
 
Kelkaj el la verkoj postulas prefere instrumentan, aliaj prefere voĉan suverenecon. Same troviĝas [[fugo|fugataj]] partoj, kiuj unuigas instrumentajn kaj kantajn voĉojn, kiel ekz. ĉe la kantato ''Jauchzet dem Herren''. Tio konkludigas, ke Bruhns rigardis kantajn kaj instrumentajn voĉojn vaste kiel unueco. La [[instrumentado]] tamen estas sufiĉe limigita, kio rilatus kun tio, ke Bruhns ne havis la okazon al tiurilata edukado.
 
Nur sporade oni konas la originalajn titolojn de la kantverkoj – kiel ekzemple „madrigalo“ (''Hemmt eure Tränenflut'') aŭ „Canzon spirituale“ (''O werter heil’ger Geist''). Niatempe oni kunigas ilin ĝenerale sub la nocio „kantatoj“. Datigo eblas nur malprecize kaj sporade. La sinsekvo de la jene pli detale komentataj verkoj laŭas la eldonon de la kompleta verkaro.