Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 104:
:''Tenoro, du violonoj kaj ĝeneralbaso''<br />''Teksto: 100-a psalmo''
:Tiu ĉi kantato dividiĝas en tri grandajn partojn. La unua vicigas [[recitativo]]jn kaj [[ario]]jn, kiuj pro siaj rapidaj sonsekvencoj postulas multan de la tenoro. La dua, ''Geht zu seinen Toren'' [Eniru en Liajn pordegojn] enhavas kvarvoĉan fugon, kiu inkludas krom la kantiston ĉiujn instrumentojn. La tria parto similas la unuan.
 
'''De profundis'''
:''Baso, 2 violonoj kaj ĝeneralbaso''<br />''Text: [[De Profundis|130-a psalmo]], versoj 1–8''
:Tiun ĉi baso-solokantaton, eble ankaŭ la ambaŭ virtuozajn pecojn ''Der Herr hat seinem Stuhl im Himmel bereitet'' kaj ''Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden'', Bruhns eble skribus en Husum por Ferber. Temas pri unu el la du postlasitaj komponaĵoj en la Latina. La basvoĉo trovas sian kontraŭparton en la malmultaj instrumentoj, kiuj partatempe ŝoviĝas antaŭen.
 
:La peco komencas kun elegia ''Sinfonia''. La profundo estas simbolata per kromata descendo ĉe ''Fiant aures tuae intendentes''. La centra parto reprezentas la dubantan kredanton per hezita ŝanĝo inter malrapidaj recitativoj kaj rapidaj arioj. Gajeska akcelado de la tempo ĉe ''et ipse redimet'' flankenmetas ĉiun dubon kaj enbuŝiĝas finfine en jubila ''Amen''.
 
'''Mein Herz ist bereit''' ― [[Dosiero:Sound-icon.png|16px]] [http://icking-music-archive.org/ByComposer/Bruhns.html Hörbeispiel und Partitur]
:''Baso kaj deviga violono<br />''Teksto: 57-a psalmo, versoj 8–12''
:Tiu ĉi komponaĵo estas tiu, kiu donas enrigardon en la ludotekniko de Bruhns. Precipe je la preludio la virtuoza violonludo, je kiu ofte aŭdiĝas du aŭ tri kordoj samtempe, estas utiligata kiel efekto. La teksto estas la Germana traduko de ''Paratum cor meum''. La kantato konsistas el kvin partoj kaj estas de kompleksa strukturo. La naive serena baza etoso estas atingata per multnombraj [[figuro (muziko)|figuroj]], kiel la melodio ''Wache auf, meine Ehre'' [Vekiĝu, mia honoro] kaj la ŝanĝo inter kantvoĉo kaj instrumentoj.