Pinto de Hubbert: Malsamoj inter versioj

1 478 bitokojn aldonis ,  antaŭ 17 jaroj
Sekvaj paragrafoj tradukitaj de la angla paĝo
(Unua parto de traduko de la tiutema angla artikolo)
 
(Sekvaj paragrafoj tradukitaj de la angla paĝo)
 
Ĝenerale la provizo el unuopaj naftokampoj sekvas tian modelon. Kiam naftorezervujo malkovriĝas, provizo je la komenco estas nemulta pro la manko de infrastrukturo. Poiome, pli da putoj driliĝas kaj plibonaj instalaĵoj kreiĝas por pligrandigi la kvanton da nafto eligita. Je iu momento, provizopinto atingiĝas, kion oni ne superas eĉ per pli evoluita teknologio aŭ plia drilado. Post tiu pinto, sed antaŭ la elĉerpiĝo, oni atingas alian gravan punkton kiam oni bezonas pli da energio por eligi kaj prilabori barelon da nafto ol tio, kio troviĝus en tiu barelo. Post tiam, ne plu valoras ĉerpi kaj la naftokampo estas forlasita. Tio veras sen rilato kun la '''prezo''' de nafto.
 
==Aplikado de la teorio==
 
Hubbert, en 1956, ĝuste antaŭvidis, ke la naftoprovizo de ĉeftera [[Usono]] atingos pinton je la komenco de la [[1970-aj|1970-aj]] jaroj. La pinto ja okazis en [[1970]], kaj provizo malkreskadas deposte. Laŭ la modelo de Hubbert, usonaj naftorezervoj elĉerpiĝos antaŭ la fino de la [[21-a jarcento]].
 
La Hubbert-a modelo malpli facile aplikiĝas al tutmonda naftoprovizo por antaŭvidi ties pinton. Fidindaj informoj pri nafto-provizo kaj -rezervoj ne estas ĝenerale disponeblaj. Estas normale do, pro tiu manko, ke ne estas konsento pri la pinto de la tutmonda naftoprovizo. La plej lastaj aplikaĵoj de la modelo indikas pinton, plej frue en [[2004]] aŭ plej malfrue en [[2015]]. Lastatempaj studoj prognozas ĝin antaŭ [[2008]]. Scii precize kiam naftoprovizo jam pintis estas malfacile; oni ja ne scias antaŭ ol certigi, ke aktuala kaj venonteca provizo malpli grandas ol antaŭe. Naftoprovizo el la [[Norda Maro]] pintis en [[2002]]. Nova teknologio povus ebligi efikan ĉerpon el rezervujoj aktuale taksataj kiel neĉerpeblaj.
 
Pliakrigas la problemon la kreskanta tutmonda naftopostulado. [[Troloĝatigo]] kaj pli alta ekonomika riĉeco tra la mondo havas efikon ja naftopostulado. Antaŭnelonge, oni konsumis dumjare 25 miliardojn da bareloj da nafto, dum nur 8 miliardoj da novaj rezervoj malkovriĝis. Eĉ se dumtempe ekzistas sufiĉe da rezervoj por la kreskanta monda postulado, la kapablo provizi nafton ankaŭ konas limojn.
27

redaktoj