Marian Iwańciów: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 6:
Li studis en la belarta fakultato de la Stefan Batory-Universitato en [[Vilno]] ([[1929]]-[[1934]]) kie liaj profesoroj de la pentrado estis Ferdynand Ruszczyc, Tymon Niesiołowski, Ludomir Śleńdziński kaj lia profesoro de grafiko estis Jerzy Hoppen. Li ankaŭ studis en la [[Koperniko|Nikolao Koperniko]]-Universitato en Toruno ([[1949]]-[[1950]]).
La Stefan Batory-Universitato en Vilno prezentis liajn verkojn dum la raport-ekspozicioj en [[1933]]
Komence la [[Dua mondmilito|dua mondmilito]], en 1939, li estis arestita kaj ekzelita al [[Solovecaj insuloj|Solovki-insularo]] en nordokcidenta parto de [[Rusio]]. Li revenis al Vilno post du monatoj ĉar la ŝtataj aŭtoritatoj likvidis la malliberejo en Solovki, kiujn ili transformigis al militar-bazo. Li instruis en la mezlernejo de [[Trakai]] ĝis [[Julio|julio]] [[1945]]. La politika situacio en la Litova SSR devigis lin forlasi Trakai. Li venis al [[Pollando]]; unue al [[Malsupra Silezio]] kaj poste al la urbo de Zamosc (en 1953). En Zamosc (krom lia aktiva partopreno en la arta vivo de regionaj artistoj) li instruis en la loka 'Państwowe Liceum Sztuk Plastycznych' t.e. 'Ŝtata Liceo de Arto' kaj inter [[1965]]-[[1969]], li tenis la postenon de direktoro en la sama lernejo. Li estis la kunfondinto de la arta ensemblo nomata ''Grupa Zamojska''. En Zamosc, li organizadis ekspoziciojn de studentaj plastik-verkoj kaj ekspoziciojn por popularigi verkojn de artistoj el diversaj regionoj de la ŝtato.
|