Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

1 209 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
 
:Post tokato kaj kelkaj enkondukaj taktoj komencas la unua fugo, kies temo, simile al tiuj de Buxtehude, enhavas ripetatajn notojn. en rapida sinsekvo komencas kvar pluaj voĉoj. Kelkaj pasaĵoj aplikas la duvoĉan pedalarludon kaj tiel estas sesvoĉaj, la diferencoj laŭ sonalteco de ambaŭ pedalvoĉoj atingas ĝis du oktavoj. Interludon sekvas la dua fugo. Virtuoza pedalludo enkondukas la dramecan postludon.
 
'''Preludio en g-minoro'''
 
:Tiu ĉi estas la plej mallonga orgenverko, kiu konsistas nur el du ĉefaj partoj nome tokateska antaŭludo kaj fugo, tial ĝi laŭforme alproksimiĝas al la formtipo „preludio kaj fugo“, kiel ĝin verkis J.S.Bach. Tamen je la fino de la antaŭludo aperas kvar taktoj en adaĝo, kaj la fugo finiĝas per kvin tokateskaj taktoj, kaj tio estas tipa por la Nordgermana baroka orgenmuziko.
:La antaŭludo komencas per virtuoza melodio el 16-onaj notoj, kiu enhavas kaŝan duvoĉecon: la unua de 16-ononotan kvaropo markas descendan melodion, dum la aliaj turniĝas samnivele ĉirkaŭ la g‘‘, kiu tiel aperas kiel voĉo kuŝa sur unu sono. Tiu temo denove aperas en la kvina takto, nun en la pedalaro. La akompanvoĉoj enmetas ritme simplaj akordojn. La rapida movo evoluigas ĝis la fino de la ataŭludo, kiu rompiĝas sur duonfinaĵo sur la dominata akordo sur D. tiun sekvas la adaĝotaktoj kun plenfinaĵo sur la toniko G. Tiuj transkondukas al fugo, kies temo unue transiras la kvar voĉojn ekde la diskanto ĝis la baso kaj estas tipe Nordgermana, pro la limitiĝo de 5-tona sonamplekso kaj la sonripetadoj. La fugo finiĝas per libere, fantaziaj aŭ tokateskaj taktoj.
 
'''Ĥoralfantazio: Nun komm der Heiden Heiland'''
:[[Dosiero:Bild-Bruhns-Choralfantasie-Thema.svg|488px]]
 
:Unu post la alia la aldo kaj poste la pedalaro transprenas tiun melodion. En la paso de la tempo aliĝas ĉiam novaj figuroj kaj melodieroj kun eĥopasaĵoj kaj enŝovaĵoj en la stilo de [[partito]]. Per subita interrompiĝo finiĝas la sonriĉeco, por finfine enbuŝiĝi en unuforme fluan lastan parton, kiu finiĝas relavtiverelative senspektakle.
 
=== Voĉkanta verkaro ===
25 926

redaktoj