Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 120:
:Tiu ĉi komponaĵo estas tiu, kiu donas enrigardon en la ludotekniko de Bruhns. Precipe je la preludio la virtuoza violonludo, je kiu ofte aŭdiĝas du aŭ tri kordoj samtempe, estas utiligata kiel efekto. La teksto estas la Germana traduko de ''Paratum cor meum''. La kantato konsistas el kvin partoj kaj estas de kompleksa strukturo. La naive serena baza etoso estas atingata per multnombraj [[figuro (muziko)|figuroj]], kiel la melodio ''Wache auf, meine Ehre'' [Vekiĝu, mia honoro] kaj la ŝanĝo inter kantvoĉo kaj instrumentoj.
 
==== Numerkonzertoj ====
'''Wohl dem, der den Herren fürchtet'''
:''2 Sopranoj, baso, arĉinstrumentoj kaj ĝeneralbaso''<br />''Text: 128-a psalmo, versoj 1–6''
:Tiu ĉi kantato konsistas el kvar movimentoj. La enkondukon en koncerteska stilo sekvas la dua movimento, ''Dein Weib wird sein'' [Via edzino estas], rezervita ekskluzive al la sopranoj. La trian movimenton, ''Siehe, also wird gesegnet der Mann'' [Jen tiel estas benata la homo], konforme al tio kantas la baso. La kvara kaj lasta movimento finfine, ''Der Herr wird dich segnen aus Zion'' [Benos vin la Eternulo el Cion] konsistas el ŝanĝoj inter la voĉoj.
 
'''Paratum cor meum'''
:''Du tenoroj, baso, violono, du gambovjoloj, ĝeneralbaso''<br />''Text: 57-a psalmo, versoj 8–12 (Latine)''
:Tiu ĉi koncerto konsistas el enkonduka halelujo kaj tri movimentoj. La unua (versoj 8–9) kaj la lasta (verso 12) movimentoj estas trivoĉaj kun instrumentensemblo. La solista mezparto konstruita sur la restaj versoj konsistas el [[recitativo]] kaj [[ariozo]] por la unua tenoro samkiel ariozoj por la dua tenoro.