Adriano Banchieri: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
== Vivo ==
Banchieri naskiĝis kaj mortis en Bolonjo. Tommaso eniĝis en [[1587]] en la benediktanan ordenon kaj alprenis la nomon ''Adriano''. Ekde [[1592]] li funkciis kiel orgenisto en diversaj monaĥejoj de sia ordeno kiel ekz. [[Lucca]] kaj [[Siena]]. Ekde [[1594]] li laboris en [[S. Michele in Bosco]] (proksime de Bolonjo). Unu el liaj instruistoj en la monaĥejo estis Gioseffo Guami, kiu formis lian stilon. Dum sia monaĥa vivo li loĝis en [[Lucca]], Siena, Imola, Gubbo , Venecia kaj Verona. En [[1609]] li transloĝas al la monaĵejo San Michele del Bosco en Bolonjo, kie li restis ĝis sia morto. En [[1613]] li iĝis profesoro de muziko. En [[1615]] li fondis la ''Accademia dei Floridi'', dediĉata al la studado de la muzikarto. En [[1618]] li iĝis [[abato]] de la monaĥejo.
 
== Graveco ==
Banchieri estas rigardata kiel unu el la plej gravaj muzikteoriistoj de la [[17-a jarcento]]. Oni scias, ke li konatiĝis kun [[Claudio Monteverdi]] kaj ellaboris kun li verkoj pri muzikteorio.
Li montriĝis kiel tre akceptema rilate al ĉiuj reformoj kaj kiel unu el la unuaj li uzis la signadojn "piano" (p) kaj "forte" (f) en la nototeksto. En tute li estis avangardulo koncerne ekzaktecon pri koncertadaj ordonoj por la interpretanto kaj tiel plifortigis la rolon de la komponisto. Krome li apartenas al la unuaj, kiuj uzis taktobastonon ĉe la direktado. En [[1615]] li fondis la [[Accademia dei Floridi]], la senpera antaŭulo de la [[Accademia Filarmonica]] en Bolonjo.
 
== Verkoj ==