Philipp Scheidemann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Philipp SCHEIDEMANN''' (n. 26-an de julio 1865, Kassel, Hessen-Kassel, Germanio – m.29-an de novembro 1939, Kopenhago, Danio) estis germana socialdemokrata politikisto, kiu deklaris...
 
e Kategorioj
Linio 1:
[[Dosiero:Philipp Scheidemann.jpg|right]]
'''Philipp SCHEIDEMANN''' (n. [[26-an de julio]] [[1865]], [[Kassel]], [[Hessen-Kassel]], [[Germanio]] – m. [[29-an de novembro]] [[1939]], [[Kopenhago]], [[Danio]]) estis [[germanio|germana]] socialdemokrata [[politikisto]], kiu deklaris la [[9-an de novembro]] [[1918]] – sen iu ajn jura komisio – la [[Vejmara Respubliko|Vejmaran Respublikon]] el la balkono de la germana parlamento, la [[Reichstag]]. Pli poste iĝis li la unua [[kanceliero de germanio|kanceliero de la respubliko]].
 
Li estis [[ĵurnalisto]], ekde 1903 parlamenta reprezentanto del a [[Socialdemokrata Partio]]. Li komence apogis la germanan partoprenion en la milito (kiel lia partio), en oktobro de 1918 iĝis senministeria ministro de la lasta imperiestra registaro. Kvankam la socialdemokratoj volis komence transformi la landon al konstitucia monarĥio, decido de Scheidemann pri elkrio de la respubliko - je efiko de maldekstraj amasmovadoj –, ŝanĝis formon de la registaro. Scheidemann estis ekde novembro de 1918 ĝis februaro de 1919, membro de la sestaga konsilio, direktanta la laboron de la provizora registaro. Poste oni nomumis lin unua kanceliero de la Vajmara Respubliko, sed abdikis en junio, ĉar li ne volis akcepti diktatojn, kondiĉojn de la Traktato de Versailles.
 
Li agadis post la abdiko kiel urbestro de Kassel (1920–25) kaj publike kontraŭis klopodojn de la registaro por interkonsenti kun la militistaro kaj la konservativaj partioj. Oni efektivigis sensukcesan atencon kontraŭ li, en 1922. Post potencakiro de la nazioj (1933), li forlasis Germanion.
 
[[kategorio:Germanaj kancelieroj|Scheidemann]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1865|Scheidemann]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1939|Scheidemann]]
 
[[el:Φίλιπ Σάιντεμαν]]