Kálmán Kandó: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: sk:Kálmán Kandó
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Jam kiel juna maŝin-inĝeniero li strebis vaste enkonduki la elektran trakcion ĉe la hungaraj fervojoj, anstataŭ la vapora. La unuajn spertojn praktikajn li akiris en la fabriko Five-Lille de Francio; tie li ellaboris la principon de la trifazaj motoroj kaj poste ilian fabrikadon.
 
En 1894 oni konfidis al li la gvidon de la elektra sekcio en la maŝinfabriko [[GANZ]] en [[Budapeŝto]]. Dank' al lia eksterordinara talento kaj belaj rezultoj, la fabriko Ganz povis entrepreni en 1898 la elektrizon de ĉ. 100 km. longa fervojlinio en Italio ([[Valtellina]]). Tiam K. Kandó kreis la unuan elektran lokomotivon; tie, ĉe la itala elektra fervojo Val Tollina, li pruvis unuafoje la superecon de la elektra trakcio kontraŭ la vapora. Inter la jaroj 1905 -1915 li partoprenis la elektrizon de la italaj fervojoj kiel teknika ĉefo de la fabriko Societa Italiana Westinghouse.
En 1917 li fariĝis Ĉefdirektoro de la fabriko GANZ kaj komencis ellabori la t. n. fazoŝanĝan elektran lokomotivon. Bazo de la konvenaj rezultoj okazis la elektrizo do la unua hungara fervoj-linio, nome la ĉeflinio Budapeŝto-[[Hegyeshalom]] (1929 -32).