Hans Jakob: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kriĉjo (diskuto | kontribuoj)
e Ioma konformigo
EdE
Linio 9:
 
Jakob verkis historion de UEA kun fortaj aŭtobiografiaj trajtoj, kies manuskripto estis eldonita de [[Mark FETTES]] en 1995: ''Servisto de l' ideo''. Cetere Jakob kontribuis al la ''[[Enciklopedio de Esperanto]]'' ([[1934]]) sub la pseŭdonimo "George Agricola".
 
----
 
[[Enciklopedio de Esperanto - J|EdE-J]]
 
'''Hans JAKOB''' (ankaŭ Hans Jakob Notz), svisa civitano, direktoro de UEA depost 1924; profesio antaŭa: komercisto. Nask. 15 dec. 1891 en Heidelberg (Germ.). Membro de UEA de 1909, delegito en Heidelberg, 1909-12, de tiam oficisto ĉe la Centra Oficejo de UEA: Administranto de la revuo Esperanto ĝis 1914, poste Librejo. De 1920 ĝenerala sekr. Kunlaboranto de ,E' kaj teknika aranĝanto. Redaktanto de la Oficiala jarlibro de la E Movado depost 1924 kaj de la antaŭa Jarlibro de UEA (de 1921). Respondeca afera gvidanto de UEA, konforme al la Statuto Art. 47/48.
Verkinto de multaj artikoloj en E sub ps. Agricola. Verkis serion da artikoloj s. t. Esperantistaj Problemoj, kiuj atestas pri funda kono de nia movado. Pro ofico partopreninta preskaŭ ĉiujn UK kaj multajn naciajn kongresojn, unu el la plej konataj gvidantoj de la movado. Multe okupiĝas per kolektado de plej diversaj aferoj, tamen plej preferata kromokupo estas por li la legado kaj ordigado de lia granda biblioteko privata.