Johann Balthasar Neumann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Johann Balthasar Neumann''' [JOhan BALtaza NOJman], kutime sen la unua persona nomo nomata '''Balthasar Neumann''', estis germana artitekto de la 17-a jarcento, kiu signife influis la konstruostilon de la epokoj [[baroko]] kaj [[rokoko]]. Li naskiĝis la 27-a de januaro [[1687]] en la urbo [[Cheb]], kiu liaepoke [[germana lingvo|germane]] nomiĝis ''Eger'', en [[Bohemio]], dum 1711 venis al la princepiskopa urbo [[Würzburg]] en [[Frankonio]] (norda [[Bavario]]), kie li unue iĝis inĝeniero kaj poste fama arkitekto. Li konstruis ĉiujn tiuepokajn barokajn konstruaĵojn de la nobela princoepiskopo de ''Würzburg'' kaj ankaŭ mortis en la urbo, sed plue ankaŭ respondecis pri multaj aliaj pompaj barokaj konstruaĵoj, kaj religiaj kaj nobelaj, en suda kaj okcidenta Germanio. La 19-a de aŭgusto [[1753]] li mortis en ''Würzburg''.
 
[[Dosiero:Vierzehnheiligen-Basilika3-Asio.JPG|thumb|left|<center>interna impreso de la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj"]]
Balthasar Neumann rifuzis transpreni aŭstriajn, bohemiajn, italiajn kaj franciajn tiuepokajn arkitektajn elementojn, kaj lia stilo de baroka arkitekturo estis rafinita kaj unika: pluraj el la plej impresaj konstruaĵoj de la periodo estas lia verko, inter alie la princoepiskopa rezidejo ([[germana lingvo|germane]] ''Fürstbischöfliche Residenz'') de ''Würzburg'' kaj la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj" ([[germana lingvo|germane]] ''Vierzehnheiligen''). La rezidejo estas inter la plej belaj kaj bone proporciitaj palacoj de Eŭropo, kaj la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj" de pluraj artohistoriistoj konsideriĝas la plej supera verko de la baroka epoko. La plej lasta verko estis preĝejo "La Vizito de Maria", ankaŭ barokstila majstroverko, en la frankonia komunumo ''Eltmann'' ĉe rivero [[Majno (rivero)|Majno]].