Lasta juĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: en:Last Judgment
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
La kristanismo pluevoluigis la penson pri la lasta juĝo kaj instruas, ke antaŭ tio alvenas duafoje kaj glorplene [[Kristo]]. Post tio ĉiu homo aperas antaŭ la prijuĝanta Dio.
 
En la fruepoka [[kristana arto]], Kristo estis figurigita kiel juĝisto kaj reviviganto de la mortintoj. Al la sceno de la lasta juĝo apartenis ankaŭ la mezurado de la spiritoj, disigo de la savotoj kaj damnotoj, prezento de la [[Paradizo]] kaj [[infero]]. La romanik-stilajromanikstilaj artistoj volis prezenti eĉ pli terurajn scenojn: ili prezentis Kriston kiel rigoran juĝiston, kiu ofte prenas [[glavo]]n, ĉirkaŭ li troveblas la kvar mistikaj figuroj de la [[Apokalipso]] ([[aglo]], [[leono]], [[taŭro]], [[anĝelo]]). La [[gotika stilo]] prezentis belan [[Jesuo Kristo|Kristo]]n kun [[vundo]] sur la dekstra flanko, kaŭzita de [[lanco]]; li suprenlevas ambaŭ [[kruro]]jn, emfazante la oferon. Lin ĉirkaŭas la [[iloj de la kalvario]]: la [[kruco]], la [[najlo]]j, la [[lanco]] kaj la [[dorna krono]]. Apud li staras la porparolantaj [[sanktulo]]j kaj la juĝon traplektas [[optimismo]]. En la [[16-a jarcento]], [[Mikelanĝelo]] pentris raike alain formon de la Lasta juĝo (1533–41): sur [[freŝko]] de la roma [[Sikstus-Siksta kapelo]], Kristo estas duonnuda, senbarba, aspektas kiel pagana dio, kiu faras minacan movon al la [[damnito]]j.
 
En nordo de [[Eŭropo]], la kristana [[lasta juĝo]] akiris kelkajn elementojn de la ĝermana [[ragnaroko]], sekve [[protestantismo]], kiel ĝermana versio de kristanismo, ĝenerale pli emfazas lastan juĝon kaj "fino de la mondo" ol [[katolikismo]] kaj [[ortodoksismo]].
 
La [[islamo]] ankaŭ ampleksigis per riĉa fantazio la instruon pri la lasta juĝo, kiu apartenas al la kvin plej gravaj tezoj de la muzulmana kredo. Post la [[morto]], la spiriton demandas du [[anĝelo]]j [[Nakir kaj Munkar]] pri ties [[kredo]]. Se la persono estis [[martiro]], la spirito tuj iras al la Paradizo, aliaj iras la [[purgatorio]]-simila ejo. En la tago de la lasta juĝo, ĉiu mortas poste resurektas por iĝi prijuĝata laŭ la notitaj agadoj. Tiuj troveblas en du [[libro]]j: unu entenas la bonajn alia la malbonajn agadojn. Oni pendigas unu post la alia je la kolo de prijuĝato kaj la pli peza decidas pri tio, ĉu iu iras al la Paradizo aŭ al la infero.
 
La lasta juĝo aperis jam en la antikva oriento[[Oriento]], tiel en la [[egipta religio]] oni prijuĝis laŭ la [[koro]] de la mortinto. Oni metis ĝin sur [[pesilo]]n de dio [[Anubis]]. Se la koro estis malpeza, tio pruvis la [[bonkoreco]]n de la mortinto, tiel ties spirito eniris la landon de la feliĉuloj, kie regis la dio de la mortintoj, [[Oziris]]. Se la koro estis peza, tiam la spiriton neniigis ĉionvoranta [[monstro]].
 
La [[aziaj religioj]] (ekz. [[hinduismo]], [[ĝanaismo]] kaj [[budhismo]]) kredas je la renaskiĝo, sed la penso de la lasta juĝo ne estas fremda por ili.