Brielle: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
 
Brielle situas je la [[Brielse Maas]] (Mozo de Brielle), digbarita parto de la [[Mozo]] kiu disvolviĝis al grava [[distrejo]]. Ĝi situas oriente de la malnova [[ŝanelo]] [[Brielse Gat]] (Truo de Brielle). Ĝis [[1700]] ĉi tiu akvo estis uzita kiel konekto al [[Roterdamo]], poste ĝi sablopleniĝis pro kio la truo estis malpi bone ŝipveturebla. La [[Goereese Gat]] (Truo de Goeree) estis alternativo.
 
==Historio==
Brielle estas malnova [[urbo]]; la nomo devenas de la [[Keltoj|kelta]] vorto ''brogilo'' ('enfermita areo, ĉasareo') kaj el la plej malnovaj skribaĵoj montriĝas ke la nuna loko estas 'De nieuwe Briel' (La nova Briel). 'Den ouden Briel' (La malnova Briel) verŝajne situis je alia loko sur la insulo Voorne. Longtempe la urbo estis la sidejo de la [[Grafoj de Voorne]], Ĝis ĉi tiu sinjora [[bieno]] en [[1371]] estis aldonita al [[Holando]]. Brielle havis sian propran [[haveno]]n kaj komercis kun lat [[Balta maro|Baltmara areo]]. La urbo eĉ havis sian propran [[faktorio]]n en [[Svedio]].
 
En [[1572]] la [[Geŭzo|akvogeŭzoj]] ekokupis la urbon, La fakta komenco de la ribelo kontraŭ [[Filipo la 2-a de Hispanio|Filipo II]]. Oni celebris ĉi tiun historian fakton ĉiujare je la [[1-a de aprilo]]. Lernejinfanoj rememoras ĉi tiun fakton per la frazo:
 
:"''Op 1 april verloor [[Duko de Alva|Alva]] zijn bril''" (origine. "''Je la 1-a de aprilo Alva perdis Den Briel-on''")
 
Ankaŭ dum la nokto antaŭ la 1-a de aprilo estas la "Kalknacht" (Kalknokto).
 
Dum la okazintaĵoj en [[1572]] la geŭzoj murdis kelkajn romkatolikajn ekleziulojn, La [[Martiroj de Gorcum]]. Ekde tiam Brielle ankaŭ estas [[Kristana pilgrimado|pilgrimejo]].
 
En [[1585]] Brielle fariĝis [[Anglio|angla]] posedaĵo: reĝino [[Elisabeth]] akiris ĝin, kune kun [[Vlissingen]], kiel garantiaĵo interŝanĝe de 5000 soldatoj kiuj helpis Nederlandon en la batalo kontraŭ [[Hispanio]]. En [[1616]] la teritorioj revenis al Nederlando.
 
Brielle estas membro de la Nederlanda Asocio de Fortesurboj.
 
{{KomunumojSudHolando}}