Ivan Franko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
== Franko kaj Esperanto ==
En [[1960-aj jaroj]], [[Andreo Rogov]] tradukis 3 poemojn de Ivan Franko por planata [[Ukraina antologio]]. Kun li ankaŭ kunlaboris [[Sergeo Zikejev]], kiu tradukis 4 poemojn okaze de 50-a datreveno de la poeta morto en [[1966]]. [[Nadija Hordijenko Andrianova]] tradukis poemon ''Semper tiro'', [[Denteto]] tradukis ''La Ŝtonhakistoj'' kaj ''Pasis temp'''. En libro ''Narode mij (en lingvoj de la mondo)'' aperis traduko de ''Prologo al poemo Moseo'' fare de [[Aleksandr Koroleviĉ]]. Rusa esperantisto [[Mikaelo Bronŝtejn]] tradukis 14 poemojn, kiuj aperis en: [[Literatura Skatolo]] (4, 1986), [[Hungara Vivo]] (1, 1989), [[La Kancerkliniko]] (118, 2006), krome - en libro ''Tradukoj kaj elpensaĵoj'' (KromLKK, 2003, Les Thaumiers). Prozaĵojn de I. Franko - rakonton ''Schon Schreiben'' ([[Esperanto USA]], 3-4, 2006), fabelon ''La farbita vulpo'' ([[La Ondo de Esperanto]], 8-9, 2006) kaj ĉapitron de historia novelo ''Zaĥar Berkut'' - tradukis [[Viktor Pajuk]].
 
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1856|F]]