Mazda: Malsamoj inter versioj

400 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (robot Modifying: ru:Мазда)
Tiu ĉi artikolo temas pri {{TemasPri|aŭtomobila produkta firmao, vidu ankaŭ |[[Ahura Mazda]]}}
 
[[Image:Mazda Logo 2005.jpg|thumb|250px|right|Mazda-logoo]]
[[Image:Mazda 6 Kombi titan 2005.jpg|thumb|250px|right|Mazda6 sport-kombio]]
'''Mazda [[Akcia Kompanio]]''' (マツダ株式会社 [macuda kabuŝikigaiŝa] ; Angle '''Mazda Motor Corporation''' )(pli frue (1927–84) ''Toyo Cork Kogyo Ltd.'') estas japana [[Aŭtomobilmarko|veturilprodukta]] entrepreno kun sidejo en [[HiroshimaFuĉu (urbeto)|Fuĉu-urbeto]] en [[Aki-distrikto]] en la [[Hiroŝima prefektujo|Hiroŝima Prefektujo]], kiu produktas aŭtomobilojn, ŝarĝaŭtojn, aŭtobusojn. La firmao estas ano de la [[Sumitomo]]-grupo. La nunan nomon uzas la firmao ekde 1984.
 
La entreprenon fondis en [[1920]] Jujiro [[Matsuda Jujiro]], por prilaboro de [[korko]]. Ekde 1931 ekproduktis la firmao la unuajn veturilojn, triradan ŝarĝaŭto-familion, el kiu ĝi produktis dum la sekvaj 25 jaroj ĉ. 200.000 ekzemplerojn. Dum la dua mondmilito, ĝi produktis similajn veturilojn kaj ankaŭ pafilojn por la japana armeo. La firmao travivis la eksplodigon de la [[atombombo]], ĉar holmo donis ombrelon.
 
La entrepreno ekproduktis en 1960 la personajn aŭtomobilojn kaj en 1967 decidis sin je uzado de la turn-piŝta [[Vankel]]-motoro. Komence de la 1970-aj jaroj jam pli ol duono de la Mazda-aŭtoj estis muntita per tiu motoro. Malavantaĝo de la Vankelmotoro estis la malbona efikgrado de la pelaĵoj. Kiam la benzinprezoj altiĝis komence de la 1970-aj jaroj abrupte, la vendo de Mazda-oj falis krute.
 
La firmao maldungis laboristojn plibonigis la produktemecon kaj revenis al la pli tradiciaj, ekonomiaj motoroj kaj evoluis al unu el la plej grandaj japanaj veturil-produktistoj. En 1981 produktis ĝi kelkajn tipojn ankoraŭ kun pli efikgrada vankelmotoro.
La entrepreno Mazda produktas ankaŭ ŝtonborajn maŝinojn, il-maŝinojn kaj instrumentojn.
 
==Aŭtomobiloj==
 
*[[Mazda RX-83]] ''Savanna''
*[[Mazda RX-8]]
*[[Mazda MX-5]] ''Roadster''
*[[Mazda Carol]]
*[[Mazda AZ-Wagon]]
*[[Mazda Spiano]]
*[[Mazda Axela]]
*[[Mazda Premacy]]
*[[Mazda Demio]]
 
[[Kategorio:Mazda|*]]
{{Commons|Mazda}}
{{Commons|Category:Mazda vehicles}}
 
[[Kategorio:Aŭtomobiloj]]
 
[[af:Mazda]]
3 390

redaktoj