Jiří Pištora (esperantisto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{apartigila paĝo|Jiří Pištora}}
'''Jiří Pištora''' (naskiĝis la [[7-a de marto|7-an de marto]] [[1931]]) estas kunfondinto, en [[1960]], de la Esperanto-rondeto en [[Česká Třebová]], kiu apartenas vicon da jaroj al la plej viglaj en Ĉeĥio. En la rondeto li fervore kaj sindoneme laboras senĉese ekde la j. [[1960]], kelkajn jarojn kiel prezidanto. Li estas unu el la kunfondintoj de la Tutŝtata Ĉeĥoslovaka Fervojista Landa Asocio, en la j. [[1965]], kiu estis akceptita al IFEF la [[26-an de majo]] [[1965]], dum la 17-a kongreso de IFEF en [[Hamar]]. Ses jarojn li funkciis kiel komitatano de IFEF. Li organizis plurajn entreprenojn por fervojistoj-esperantistoj, ekz. trajnan ekskurson de esperantistaj fervojistoj al [[Danio]], [[Svedio]] kaj [[Norvegio]] en [[1968]], partoprenon de fervojista grupo en la 21-a kongreso de IFEF en [[Avignon]], [[Francio]], en la j. [[1969]]. Multajn jarojn li aktive agadis en la landa sekcio de IFEF, precipe kiel distribuanto de la asocia revuo "Internacia Fervojisto". En la j. 1993 li fondis Esperantan sekcion en la Urba Muzeo en Česká Třebová, kie li nun estas direktoro de la muzeo. Fervojista.