Internacia Esperanto-Ligo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Internacia Esperanto-Ligo''' estis fondita post alvoko de [[Louis Bastien]] en la [[18-a de septembro]] [[1936]].

==Prahistorio==

La [[Estraro de UEA]] sub gvido de Bastien anoncis en [[marto]]/[[aprilo]] [[1936]] la translokigon de la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]] de [[Ĝenevo]] al [[Londono]], por eviti financan katastrofon kaŭzotan pro la altaj kostoj en Ĝenevo. Sed svisaj esperantistoj per indiko al formala eraro en la decido-proceduro malebligis la translokigon (malgraŭ unua komitata decido kaj voĉdonigo de la delegitoj mankis denova komitata decido, kiu estus kostinta plurajn monatojn da tempo). Provo de Bastien dum kaj post la [[UK 1936]] en [[Vieno]], trovi interkonsenton kun la svisoj, fiaskis, simile provo de [[J. R. G. Isbrücker]] en [[1937]].
 
==Fondo en 1936 kaj ekzisto==
 
Tial Bastien kaj la plej multaj aliaj estraranoj de [[UEA]] forlasis la Asocion kaj fondis ''Internacian Esperanto-Ligon'', kun sidejo en [[Britio]] (18an de septembro [[1936]]). Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe UEA-Ĝenevo restis nur la svisa kaj la hispana landaj asocioj, krome kelkaj cent membroj. Oni parolis pri [[Skismo]].
 
IEL tiel fariĝis la ĉefa internacia neŭtrala Esperanto-asocio, kun la revuo ''[[Esperanto Internacia]]'' kaj sidejo en [[Heronsgate]] apud [[Londono]]. Direktoro (''secretary'') dum la tuta ekzisto de IEL estis [[Cecil Charles Goldsmith]], kiu fakte estis la origina proponinto de IEL. Iusence oni povas vidi en ĝiIEL la sekvanton de [[Universala Federacio Esperantista]].
 
==Kunfandiĝo 1947==
 
Post la dua mondomilito la du asocioj [[Kunfandiĝo|kunfandiĝis]] sub la malnova nomo Universala Esperanto-Asocio. La prezidintoj Hans Kürsteiner kaj Louis Bastien fariĝis Honoraj Prezidantoj de la nova UEA.
Linio 9 ⟶ 17:
La [[Ĝeneva UEA]] estis liverinta nur ducent membrojn al la nova asocio. En Ĝenevo restis "[[Serva Centro]]" gvidata honorofice de [[Hans Jakob]].
 
==Vidu ankaŭ : ==
*[[Universala Esperanto-Asocio]].
*[[Skismo en la esperanto-movado]]
 
==Literaturo==
* Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz: Skonpres 2006. 459 paĝoj, il. ISBN 978-83-89962-03-4
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]]