I-karaktera radiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
-----
 
Ĉe tipaj I-karakteraj radikoj[[radiko]]j la [[I-formo]] kaj la [[O-formo]] estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj[[signifo]]j, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la I-formo montras faradon[[farado]]n de ia [[ago]], kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-[[sufikso]] (krom la eventuala daŭreca [[nuanco]] de [[AD]]). Estas ankaŭ malpli tipaj okazoj, en kiuj la signifo de la I-formo estas ekz. stata, senta aŭ alimaniere agosimila. Ekzemploj:
 
MONTR - montri kaj [[montro]] esprimas la saman agon.
RID - ridi kaj [[rido]] esprimas la saman agon.
VIV - vivi kaj [[vivo]] esprimas la saman agon.
DEMONSTR - demonstri kaj [[demonstro]] esprimas la saman agon.
DEMONSTRACI - demonstracii kaj [[demonstracio]] esprimas la saman agon (la saman kiel tiu de demonstri kaj demonstro).
ROTACI - rotacii kaj [[rotacio]] esprimas la saman agon.
AM - ami estas la ago havi certan senton[[sento]]n, [[amo]] estas tiu sento mem.
ABOMEN - abomeni estas la ago havi certan senton, [[abomeno]] estas tiu sento mem.
En multaj okazoj la O-formo de I-karaktera radiko havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. [[rezulto]] aŭ alispeca [[manifestiĝo]] de la ago. Ekzemploj:
 
KONSTRU - konstrui estas ago, [[konstruo]] estas aŭ tiu sama ago, aŭ rezulto de tia ago, aŭ [[maniero]] en kiu tia ago okazas.
ELEKT - elekti kaj [[elekto]] estas ambaŭ agoj, sed elekto ankaŭ povas montri tion, kion oni elektas.
DIFEKT - difekti estas ago, [[difekto]] estas aŭ [[nomo]] de tiu ago, aŭ [[rezulto]] de tiu ago.
En iaj okazoj la signifo de la O-formo de I-karaktera radiko ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto aŭ manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:
 
KONFUZ - konfuzi estas la ago kaŭzi certan staton[[stato]]n/senton[[sento]]n, [[konfuzo]] estas tia stato/sento (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
EMBARAS - embarasi estas la ago kaŭzi certan staton, [[embaraso]] estas tia stato (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
BAR - bari estas la ago meti malhelpaĵon por io, [[baro]] estas konkreta aŭ [[abstrakta afero]], kiu baras.
PROFIT - profiti estas la ago ricevi utilon[[utilo]]ngajnon[[gajno]]n de io, [[profito]] estas tia utilo aŭ gajno.
STAMP - stampi estas la ago fari markon[[marko]]n per [[stampilo]], [[stampo]] estas marko tiel farita.
VERK - verki estas la ago krei ion sciencan aŭ artan, [[verko]] estas scienca aŭ [[arta produkto]] de [[verkado]].
PAK - paki estas la ago kunligi aferojn[[afero]]jn malvaste per io ĉirkaŭanta ilin, [[pako]] estas [[aro]] de tiel kunligitaj objektoj[[objekto]]j.
Rimarku: Kiam la [[Akademio de Esperanto]] kompilis la [[Baza Radikaro Oficiala|Bazan Radikaron Oficialan]], ĝi, kontraŭ la kutimoj[[kutimo]]j en vortaroj[[vortaro]]j, ne rigardis tiajn ĉi radikojn kiel I-karakterajn, ĉar la O-formo ne povas montri la koncernan agon, sed elektis prezenti tiajn ĉi radikojn en O-finaĵa formo. Efektive tiajn ĉi radikojn oni povas egale rigardi kiel I-karakterajn aŭ O-karakterajn. Jam [[L.L. Zamenhof]] tiel parolis en [[Lingva Respondo]] pri la radiko STAMP.
 
Ĉe I-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al la ago", "faranta la agon", "tia kiel la ago", "havanta econ rilatan al la ago" k.s. Ekzemploj:
 
MONTR - montra = servanta por montri, rilata al [[montrado]], k.s.
ROTACI - rotacia = rilata al [[rotaciado]], rotacianta, k.s.
AM - ama = rilata al amo aŭ [[amado]], amanta, k.s.
Ĉe iuj I-karakteraj radikoj la A-formo havas tute ecan signifon. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:
 
SUSPEKT - suspekta = tia, ke ĝi vekas suspekton[[suspekto]]n.
FIKS - fiksa = nemovebla (tia, kia io povas fariĝi pro [[fiksado]]).
KOMPLIK - komplika = malsimpla (tia, kia io povas fariĝi pro [[komplikado]]).
KOREKT - korekta = senerara (tia, kia io povas fariĝi pro [[korektado]]), rilata al korektado, korektanta, k.s.
Rimarku: Iuj ĉi tiaj pure ecaj uzoj de I-karakteraj radikoj estas de multaj rigardataj kiel eraraj aŭ evitindaj