Direktivo (Eŭropa Unio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Dua parto: enlanda transformo de direktivoj
Linio 31:
 
Por esti aplikata, direktivo necesigas enlandan transformon far la membroŝtato. Tiukadre ĉiu ŝtato agas laŭ sia konstitucia regularo kaj laŭ la ekzistantaj naciaj proceduroj. Ĉiu ŝtato elektas, kiuj aktoj estas la plej taŭgaj kaj trafaj por plej bone atingi la direktivan rezulton.
 
== Enlanda transformo de direktivo ==
 
=== Devigo enlanden transformi direktivon ===
 
Direktivo estas deviga. La [[eŭropunia juro]] postulas, ke la enlanda transformo igu la direktivon plene efektiva.
 
Por tio, la membroŝtatoj devas komuniki al la [[Eŭropa Komisiono]] la de si alprenitajn enlandajn transformaktojn. Tiun devon ĝenerale mencias fina dispozicio de la direktivo.
 
Se ne estas tia mencio en la direktivo, tiu devo tamen estas pro la artikolo 5 de la traktato pri Eŭropa Komunumo, kiu devigas la membroŝtatojn kunlabori kun la eŭropuniaj institucioj super la plenumo de la traktato. La [[Eŭropa Komisiono]] cetere povas baziĝi sur tiu artikolo 5 de la traktato por peti al la ŝtatoj pli multajn informojn, ol kiom antaŭvidas la direktivo mem.
 
=== Porcio da libereco lasita al la membroŝtatoj ===
 
La membroŝtatoj havas porcion da livereco por enlanden transformi direktivon. Sed porcio da libereco ne implicas tutliberan povon de la ŝtatoj. La principo de jura sekureco ja trudas devigojn al la ŝtatoj:
* Ili igu direktivon efektiva. Tiucele ili alprenu sufiĉe devigan akton por enlanden transformi la direktivon. Ĝenerale la plej taŭga akto estas nacia leĝo aŭ dekreto. Nek sufiĉa nek kontentiga estus ekz. enlanda transformo per simpla circulero.
* Ili zorgu pri la efektiva aplikado de direktivo je ĉiuj ŝtataj tavoloj: centraj aŭ lokaj ŝtatinstancoj, lokaj kolektivoj, subŝtatoj... ĉar ĉiuokaze pri la misapliko de direktivo respondumas ĉiam la ŝtato mem.
* Ili ne rajtas modifi la direktivan enhavon aldonante meminiciate neantaŭviditajn esceptojn, kvitigojn aŭ devigojn.
 
=== Konsekvencoj de enlanda mistransformo ===
 
Se ŝtato mistransformas direktivon enlanden, ĝi estas punebla. Kiel gardisto de la [[Originaj traktatoj (Eŭropa Unio)|eŭropuniaj traktatoj]], la [[Eŭropa Komisiono]] ja povas iniciati juĝproceduron antaŭ la [[Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj]] por konstatigi la malobservon far la koncerna ŝtato. La Kortumo tiam povas kondamni la ŝtaton al monpuno.
 
Enlanda mistransformo povas rezulti el:
* nekompleta transformo;
* erara transformo;
* malakurata transformo.
 
Principe direktivo ne povas efektivi sen enlanda transformo far la membroŝtatoj. Tamen la [[Justica Kortumo de Eŭropaj Kortumoj|Justica Kortumo]] agnoskis en 1974, ke, se ŝtato ne transformis direktivon malgraŭ jama forpaso de la limdato, ŝtatano rajtas baziĝi sur ĉi-direktivaj dispozicioj por jurkontesti aktojn de la ŝtato, kondiĉe ke tiuj ĉi dispozicioj estu klaraj, precizaj kaj senkondiĉaj (juĝafero ''Van Duyn'', 1974). Tiel direktivo kelkfoje povas efiki, eĉ se ne estis alprenita ĝia transformakto post la antaŭvidita limdato.
 
{{Portalnomo|Juro}}