Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

7 261 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
Nova paĝo pri al civila juro
[[Image:Code Civil 1804.png|thumb|right|250px200px|Unua paĝo de la plejoriginala frua eldonoeldonaĵo ([[1804]]).]]
La '''Civilafranca civila Kodokodekso''' ([[Francaaŭ kodo), lingvo|franclingve]] ''Code civil''), malnovtempe alinomita français'''Kodo Napoleono''' (''Code Napoléon''), estas vastala leĝlibroteksto, kiu kolektaskodeksigis la ĉefajnjurnormojn de la [[Francio|francajnfranca]] [[leĝo]]jn pri [[civila juro]]. ĜiĜin estisoni oficiale proklamita jepromulgis la [[21-aan de marto]] [[1804]]. La(laŭ Kodola ebligistiama unuecigi[[franca juronrespublika trakalendaro]]: la tuta30-an landode (maleventozo de la monarkajaro periodo, dum kiu ĉiu provinco havis specifajn tekstojn12-a). Kvankam multfoje reformita, la Civila Kodo hodiaŭe restas fundamenta parto de franca juro.
 
== Ellaboro de la kodekso ==
Oni ŝuldas la Kodo al la estonta imperiestro [[Napoléon Bonaparte]], kiu kreis je la [[13-a de aŭgusto]] [[1800]] komisionon kun kvar elstaraj juristoj : [[François Denis Tronchet|Tronchet]], [[Bigot de Preameneu]], [[Jean Étienne Marie Portalis|Portalis]] kaj [[Jacques de Malleville|Malleville]]. Sub la kontrolo de [[Jean-Jacques Régis de Cambacérès|Cambacérès]], ili devis redakti projekton de ''Civila kodo de la Francoj''.
 
=== Genezo (1793-1800) ===
[[Kategorio:Historio de Francio|Civila kodo]]
 
En la monarkia, [[Franca revolucio|antaŭrevolucia]] periodo pli kaj pli evidentiĝis la bezono de unuigo de juro, sed la [[Listo de francaj reĝoj|franciaj reĝoj]] neniam sukcesis tion.
 
En [[1793]], [[1794]] kaj [[1796]] (Revolucia periodo) [[Jean-Jacques Régis de Cambacérès|Cambacérès]] proponis tri projektojn de civila kodekso unu post la alia, kiuj fiaskis antaŭ la revoluciaj parlamentaj asembleoj.
 
La reĝimo Konsulato ekde [[1799]] alportis ian politikan stabilecon, tiel ke la kondiĉoj estis adekvataj por efektiva kodeksigo de la [[civila juro]]:
* [[Napoléon Bonaparte|Napoleono Bonaparto]] kiel tiama ŝtatestro (ĉefkonsulo) havis la firman volon havi politikan unuecon kaj potencan ŝtaton, kio necesigas unuecon de la [[Portalo:Juro|juro]];
* La [[Franca Revolucio de 1789]] kontribuis al la renovigo de la idearo;
* La neceso konkretigi la "regon de la leĝo" ŝajnis nepra prioritato;
* [[Napoléon Bonaparte|Napoleono Bonaparto]] krome deziris certigi minimumon da civilaj liberecoj al la civitanoj.
 
Oni ŝuldas la Kodo al la estonta imperiestro [[Napoléon Bonaparte]], kiu kreis je laLa [[13-aan de aŭgusto]] [[1800]] la ĉefkonsulo starigis komisionon kunel kvar elstarajeminentaj juristoj : [[François Denis Tronchet|Tronchet]], [[Bigot de Preameneu]], [[Jean Étienne Marie Portalis|Portalis]] kaj [[Jacques de Malleville|Malleville]].; Subsub la kontrolodirektado de [[Jean-Jacques Régis de Cambacérès|Cambacérès]], ili; devispor redakti projekton de ''Civilacivila kodokodekso de la Francojfrancoj''.
 
=== Redakto kaj promulgo (1801-1804) ===
 
La komisiono taskita por redakti la kodekson kunsidis ĉ. 100 fojojn, laŭdire de protokolinto Locré. Oni poste konsultis la kasacian kaj apelaciajn tribunalojn pri la preparita projekto. La projekton kun la tribunalaj rimarkoj ekzamenis la [[Administracia juĝistaro en Francio|Ŝtata Konsilio]] kun la ĉeesto de ĉefkonsulo [[Napoléon Bonaparte|Bonaparto]]. Sekve tiu projekto aliformiĝis en 36 leĝprojektojn, kiujn oni alprenis inter [[1803]] kaj [[1804]]. La laboro tiel daŭris preskaŭ tri jarojn, de la [[17-a de julio]] [[1801]] ĝis la [[19-a de marto]] [[1804]].
 
La 36 leĝojn oni fine kunfandis en ununuran civilan kodekson, kiun [[Napoléon Bonaparte|Napoleono Bonaparto]] promulgis la [[21-an de marto]] [[1804]].
 
Ĉar [[Napoléon Bonaparte|Napoleono Bonaparto]] partoprenis plurajn laborkunsidojn, tiun kodekson oni alnomis ''Napoleona Kodekso''. En pluraj [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj tiu alnomo precipe memorigas, ke ĝin "importis" la franca okupacianto okaze de la napoleonaj militoj.
 
Unu el la ĉefaj celoj de la Napoleona Kodekso estis, ke la leĝo estu skriba kaj klara, tiel ke ĉiu homo sciu siajn rajtojn. Ĝi signis la volon unuigi la juron en la lando.
 
Kelkajn jarojn poste promulgiĝis aliaj kodeksoj:
* civilprocedura kodekso en [[1806]];
* komerca kodekso en [[1807]];
* puna kodekso en [[1810]], reformita en [[1992]];
* kodekso pri krima enketo en [[1811]], fariĝinta punprocedura kodekso en [[1959]].
 
== Kodekso inspirinta multajn landojn ==
 
Kvankam ĝin oni plurfoje adaptis pro la sociaj, ekonomiaj kaj politikaj evoluoj de la lando, la Napoleona Kodekso plu estas la fondoteksto de la [[Francio|franca]] [[civila juro]], sed ankaŭ tiu de la [[Belgio|belga]] [[civila juro]]. Ĝi forte inspiris la civilajn kodeksojn de [[Nederlando]] ([[1838]]), [[Italio]] ([[1868]]), [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]]. La subŝtato [[Luiziano]] uzis la Napoleonan Kodekson kiel bazan fonton de sia propra kodekso.
 
La Napoleonan Kodekson oni uzis ankaŭ en [[Rejnlando]] -- okupaciata de [[Francio]] de [[1800]] ĝis [[1814]] (reaneksita de [[Prusio]]) -- ĝis [[1900]]. Tiel la Napoleona Kodekso influis la [[Germanio|germanan]] civilan kodekson (''Bürgerliches Gesetzbuch''). Kreita de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] en [[1807]] por redoni ŝtaton al la poloj, la Grandduklando Varsovio konservis la Napoleonan Kodekson ĝis [[1940]].
 
Sian civilan kodekson [[Francio]] enkondukis en la plimulton de la landoj, el kiuj konsistis ĝia kolonia imperio. Tio kontribuis al influo de la kodekso super ĉiuj mondpartoj. Tiel norda [[Afriko]], la "franca nigra Afriko" kaj pluraj [[Azio|aziaj]] landoj estis submetitaj al la Napoleona Kodekso kaj plu uzas ĝin. Ekzemple: [[Senegalo]] freŝtempe reformis la civilan kodekson, kaj la nova teksto grandparte kopias la francan kodekson.
 
== La franca civila kodekso nuntempe ==
 
=== Kio ŝanĝiĝis ===
 
La plej ŝanĝitaj artikoloj estas tiuj, kiuj koncernas familion. En [[1804]], laŭ la civila kodekso, la familiestro estis la edzo. Li havis plenan potencon super la familio (li rajtis enprizonigi gefilojn por la bono de la familio). Virino estis konsiderata "jure nekapabla" kaj havis la samajn rajtojn kiel neplenaĝulo kaj frenezulo. Gefiloj naskitaj ekster geedzeco ĝuis nenian rajton.
 
Forfluis multa tempo, ĝis tiu stato ŝanĝiĝis. En [[1970]] oni anstataŭigis la "patran potencon" per la "gepatra aŭtoritato". En [[1972]] oni proklamis la egalajn rajtojn de la ekster-geedzecaj gefiloj kun tiuj naskitaj de geedza paro. En [[1999]] rimarkiĝis la aldono de du subpartoj pri la civila solidareca pakto (kuniganta du homojn ali- aŭ sam-seksaj) kaj pri konkubineco.
 
Multe ŝanĝiĝis ankaŭ tre liberalaj artikoloj, ekz. tiuj pri la kontrakta libereco. Origine oni konsideris egala ĉiun kontraktanton (ekz. en la rilato inter dunganto kaj dungato). Nuntempe la leĝo ŝirmas la malpli fortan kontraktanton per aliaj kodeksoj (labora, komerca/konsuma...).
 
La nemoveblaĵan proprieton oni pli multe limigas kaj kontrolas sekve de [[Urbanismo|urbanismaj]] reguloj, de rajtoj je aĉeta prioritato, de statusoj laŭ la dediĉo de la nemoveblaĵo (ekz. la farmobienoj).
 
[[Napoléon Bonaparte|Napoleono Bonaparto]] volis ununuran kodekson kompreneblan de ĉiuj civitanoj. Sed la malsimpleco de la nuna socio necesigis la dispartigon de juro en diversajn kodeksojn.
 
=== Kio konserviĝis ===
 
La franca civila kodekso mirige glate transvivis la mondaĝojn -- precipe ĝiaj ĝeneralaj principoj. La principoj pri la ĝeneralaj kaj specialaj kontraktoj, pri uzukapo kaj pri proprieto i.a. restis preskaŭ samaj.
 
=== Elstaraj artikoloj ===
 
'''Artikolo 544.''' -- ''"Proprieto estas la rajto ĝui kaj disponi la aĵojn laŭ la plej absoluta maniero, kondiĉe ke oni ne uzu ĝin kontraŭleĝe aŭ kontraŭreglamente."''
 
'''Artikolo 1134, alineo 1.''' -- ''"La laŭleĝe formitaj kontraktoj valoras leĝoj por la kontraktantoj."'' -- Tiu artikolo asertas la principon de kontrakta libereco. Tiun liberecon tamen limigas i.a.:
 
'''Artikolo 6.''' -- ''"Oni ne rajtas per privataj kontraktoj escepti la dispoziciojn, kiuj koncernas la publikan ordon kaj la bonmorojn."''
 
'''Artikolo 1382.''' -- ''"Ĉia ajn ago de homo, kiu kaŭzas damaĝon al alia, devigas je riparo tiun, el kies kulpo rezultis tiu damaĝo."'' -- En [[1804]] estis tre noveca tiu principo, laŭ kiu ĉia kulpo naskinta damaĝon sekvigas respondumon. Male de la [[puna juro]], ĉi tie sufiĉas ''"ajn''[a]''"'' kulpo; oni ne postulas aparte difinitan delikton.
 
=== Kontraŭdiskuteblaj artikoloj ===
 
Ekzemple pri la [[privata internacia juro]] la franca civila kodekso dispozicias:
 
'''Artikolo 14.''' -- ''"La eksterlandano, eĉ se ne loĝanta en Francio, povos esti alvokita antaŭ la francaj tribunaloj por la plenumo de la ŝuldoj, kiujn li kontraktis en Francio kun franco; li povos esti alvokita antaŭ la tribunaloj de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande kun francoj."''
 
'''Artikolo 15.''' -- ''"Franco povos esti alvokita antaŭ tribunalo de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande, eĉ se kun eksterlando."'' -- Ekzemple: se franco aĉetos meblon al brezilano en Meksikurbo, li poste povos peti al la francaj tribunaloj la nuligon de tiu vendo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
*[http://www.legifrance.gouv.fr/WAspad/UnCode?&commun=&code=CCIVILL0.rcv La teksto de la franca civila kodekso ĉe ''Legifrance'']
 
{{Portalnomo|Juro}}
[[Kategorio:Juro]]
[[Kategorio:Historio de Francio|Civila kodo]]
 
[[de:Code Civil]]
440

redaktoj