Diskuto:Irlando (apartigilo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
mi provos klarigi la aferon
Linio 2:
 
:Vidu ĉi-teman diskuton en la Gugla diskutlisto "Europo" http://groups.google.com/group/europo2 . Tie elektu la temon "Vikipedio en Esperanto" (kiu komence estis titolita "ILEI konferenco en Via lando!"), tie ekde mesaĝo de Seán Ó Riain (lundon, 26 Feb 2007 23:40:59 +0100) okazis iom vasta diskuto pri ĉi tio, kaj la Vikipediaj ŝanĝoj ŝajnas faritaj laŭ iniciatoj en tiu diskuto. --[[Vikipediisto:88.115.219.223|88.115.219.223]] 20:43, 28. Feb 2007 (UTC)
 
::Leginte tiun diskut-fadenon, mi vidas, ke oni decidis ŝanĝi la paĝo-nomojn ĉar "Respubliko de Irlando" ne estas la nomo de la ŝtato. Tio pravas; sed "Irlando (lando)" ankaŭ ne estas ĝia nomo. Mi agnoskas tion, ke la artikolo antaŭe ne bone klarigis la malsamon inter la nomo kaj la priskribo de la ŝtato; sed la titolo de Vikipedia artikolo pri ŝtato ''ne'' nepre devas esti ties konstitucia ŝtato, ĝi devas nur esti kiel eble plej klara identigilo por la artikolo. Tiucele estus laŭ mi multe pli bone uzi leĝan priskribon, kiel "Respubliko de Irlando", anstataŭ elpensi ion novan. Krome, mi rimarkas, ke oni maldiligente renomis la paĝon pri la ŝtato, detranĉante ĝin de sia 4-jara redakto-historio; tio ne kongruas kun la kondiĉoj de nia kopirajto-licenco. Se neniu kontraŭas, mi provos ripari la aferon kaj renomi la artikolojn, sed samtempe provos ĝustigi iliajn enhavojn, por ke la nomo kaj priskribo de la ŝtato estu facile kompreneblaj por eksterlandanoj. --[[Vikipediisto:Gabriel BEECHAM|Gabriel BEECHAM]] 20:10, 1. Mar 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Irlando (apartigilo)".