Diskuto:Irlando (apartigilo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
respondoj
Linio 9:
:Kial oni ŝanĝu la nunan staton? La titolo "Irlando (lando)" estas tute logika kaj konforma al aliaj similaj okazoj. Ekz., estas tri artikoloj "Kubo (geometrio)", "Kubo (lando)" kaj "Kubo (insulo)" (tie tamen la redirektado funkcias iom nelogike, ĉar estas ankaŭ aparta artikolo titolita "Kubo (apartigilo)", kaj la penso serĉi tian titolon venas en nenies kapon). Nun, se iu serĉas pri "Irlando", unue aperas paĝo, kiu kondukas al logika elekto el tri ebloj. La sola ĝeneto en la titolo "Irlando (lando)" estas la ripetiĝo de la silaboj "lando", kion eblus eviti ekz. per "Irlando (ŝtato).
:Tamen, konsiderante la probablan interesiĝon pri la diversaj Irlandoj, estus tute logike ankaŭ tio, ke sub la nuda "Irlando" aperu la artikolo pri la ŝtato, kaj tiu ĉe-kape havu klarigon pri eventuala neceso konsulti ankaŭ la artikolojn "Irlando (insulo)" kaj "Nord-Irlando". --[[Vikipediisto:Surfo|Surfo]] 14:32, 2. Mar 2007 (UTC)
::"Kial oni ŝanĝu la nunan staton?" Mi jam respondis tion ĉi-supre: unue, ĉar "lando" ĉi-kaze povas signifi kaj la ŝtaton kaj la insulon de Irlando; kaj due, ĉar pro tio oni tre vaste uzas la leĝan priskribon "Respubliko de Irlando" kiel sendusencan distingigan nomon por la ŝtato, kaj internacie kaj en Irlando mem (vidu ekz en la [http://www.google.ie/search?hl=ga&client=firefox-a&rls=org.mozilla%3Aen-GB%3Aofficial&hs=FWu&q=site%3Agov.ie+%22republic+of+ireland%22&btnG=Cuardaigh&meta= TTT-ejo de la respublika registaro], aŭ en [http://www.google.ie/search?hl=ga&client=firefox-a&rls=org.mozilla%3Aen-GB%3Aofficial&hs=28u&q=site%3Aniassembly.gov.uk+%22republic+of+Ireland%22&btnG=Cuardaigh&meta= tiu de la nord-irlanda registaro], aŭ en [http://www.google.ie/search?q=site%3Aeuropa.eu+%22republic+of+ireland&ie=utf-8&oe=utf-8&aq=t&rls=org.mozilla:en-GB:official&client=firefox-a tiu de EU]).
::Do, rilate la artikolon pri la insulo: ĝenerale, irlandanoj (kaj en Nord-Irlando kaj en la Respubliko) dirante la vorton "Irlando" ne aŭtomate ligigas la vorton kun iu aparta jurisdikcio sur la insulo. Oni uzas aliajn terminojn por priparoli la ŝtatojn: en Nord-Irlando, oni nomas la respublikon "the South" , "the Republic" ktp; en la respubliko, oni nomas NI-n "the North" kaj la respublikon "the South", "the Republic", "the State" ks. Cetere, ofte ne gravas en Vikipedio, ĉu artikolo donas ligilon al la artikolo pri la ŝtato de Irlando aŭ al tiu pri la insulo de Irlando (krom se temas pri politika afero aŭ simile). Sed mi supozas, ke apartigilo ĉe [[Irlando]] ne estus tute malakceptinda, pro ĝia klarigopovo; kion aliaj pensas?--[[Vikipediisto:Gabriel BEECHAM|Gabriel BEECHAM]] 20:58, 3. Mar 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Irlando (apartigilo)".